tradukoj: cs de en es fr hu nl pt ru sk

*grifel/o

*grifelo

1.  
[1] Ardeza krajono: alia hakas lignon, mezuras ĝin per ŝnuro, faras konturojn per grifelo [2]; la maljuna reĝo lasis poluri sian oran kronon per la polvo el pistita grifelo: tio estis tofa grifelo [3]. VD:krajono, kreto.
2.
Antikva skribilo, kies pinta fino servis por enpremi strekojn en molan supraĵon, kaj kies plata fino servis por ilin forviŝi: la skribistoj lerte skribis la dokumentojn per grifeloj sur malseke mola, enkadrigita brikaĵo [4].
3.  
TEK Pinta ŝtala ileto, oblikve tranĉita ĉe unu el siaj ekstremaĵoj, kiun la gravuristo uzas por desegni sur metalplaton: [la reĝidoj] skribadis sur oraj tabeloj per diamantaj grifeloj, kaj ili bone legadis kaj lernadis parkere [5]. SIN:gravurilo; VD:cizelilo, ĉizilo.
4.  
KOMP Krajonforma bastoneto uzata kiel grafika enigilo, funkcianta per tuŝoj kaj strekoj sur la ekrano de komputilo (precipe poŝkomputilo) kaj funkcie proksima al muso.

tradukoj

anglaj

~o 4.: pen, stylus.

ĉeĥaj

~o: břidličné pisátko, kamének na psaní, rydlo.

francaj

~o: burin, poinçon, style, mine d'ardoise.

germanaj

~o 1.: Griffel; ~o 2.: Griffel; ~o 3.: Griffel, Stichel; ~o 4.: Stift.

hispanaj

~o 1.: pizarrín, lápiz; ~o 2.: estilete, estilo (herramienta de escritura); ~o 3.: buril; ~o 4.: puntero (bastoncillo para pantalla táctil), estilete (bastoncillo para pantalla táctil), estilo (bastoncillo para pantalla táctil).

hungaraj

~o 1.: palavessző; ~o 2.: íróvessző, stílus; ~o 3.: karcolótű; ~o 4.: ceruza, toll.

nederlandaj

~o 1.: griffel; ~o 2.: stylus; ~o 3.: graveerstift, graveernaald, etsnaald; ~o 4.: stift.

portugalaj

~o 1.: buril, lápis de ardósia.

rusaj

~o 1.: грифель; ~o 2.: стиль (ин-т письма); ~o 3.: резец (гравёра), штихель; ~o 4.: перо.

slovakaj

~o: bridlicové písadlo, grifel, rydlo.

fontoj

1. Kazimierz Bein: Vortaro de Esperanto, artikolo grifelo
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jesaja 44:13
3. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Monteto de elfoj
4. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, ĉap. 2
5. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Sovagxaj cignoj


ℛevo | datumprotekto | grifel.xml | redakti... | traduki... | artikolversio: 1.20 2015/07/04 08:37:35