tradukoj: be bg br de en es fr hu id nl pt ru

*Pentekost/o PV

*Pentekosto  

1.
Hebrea festo memoriganta la tagon, kiam Javeo donis al Moseo la tabelojn de la leĝo.
2.
KRI Kristana festo memoriganta la malsupreniron de la Sankta Spirito sur la apostolojn: profesoro Mayor ... lernis esperanton en ok tagoj kaj ŝatis paroli pri „nova Pentekosto“ [1].
LST:festo

Pentekostismo  

KRI Doktrino kaj praktiko de pentekostistoj; protestantaj eklezioj estiĝintaj el la 20a jarcento, emfazantaj la efikojn de la Sankta Spirito kaj la videblajn esprimojn de fido: Pentekosta Kristanismo (ankaŭ Pentekostismo) ... laŭ takso ampleksas pli ol 200 milionojn da homoj [2]. VD:ĥasidismo

pentekostisto, pentekostano  

KRI Ano de pentekostismo: ni povas aparteni al la sama kristana eklezio sub diversaj nomoj kiel „eklezio de fratoj“, „baptistoj“, „pentekostanoj“... [3]; dise prezentitaj estas la multnombraj protestantaj komunumoj ĉefe ... baptistoj, pentekostistoj kaj adventistoj [4].

tradukoj

anglaj

~o: Pentecost.

belorusaj

~o: сёмуха.

bretonaj

~o: Pantekost.

bulgaraj

~o: Петдесетница.

francaj

~o: Pentecôte; ~ismo: pentecôtisme; p~isto, p~ano: pentecôtiste (subst.).

germanaj

~o: Pfingsten.

hispanaj

~o: Pentecostés; ~ismo: pentecostalismo; p~isto, p~ano: pentecostalista.

hungaraj

~o 1.: savuot, hetek ünnepe; ~o 2.: pünkösd.

indoneziaj

~o: Pentakosta; ~ismo: pentakostalisme.

nederlandaj

~o: Pinksteren.

portugalaj

~o: Pentecostes, Pentecoste.

rusaj

~o 1.: пятидесятница; ~o 2.: троицын день.

fontoj

1. Privat Edmond: Aventuroj de pioniro, ĉapitro 1a, p. 15a
2. Vikipedio, pentekosta kristanismo, 2010-07-07
3. -: Kiu ni estas?, Kristana Misio en Esperanto, [2010?]
4. Vikipedio, Ukrainio, 2010-10-23


ℛevo | datumprotekto | pentek.xml | redakti... | traduki... | artikolversio: 1.19 2015/04/02 06:10:12