tradukoj: be ca cs de fr hu nl pt ru sk

pilon/o PV

pilono

1.  
ARKIHIS Portalo de antikva egipta templo konsistanta el du baze tre larĝaj turoj kaj intera lintelo: ĉi tiuj kvinetaĝaj pilonoj, kun muroj mallarĝiĝantaj supren, ĉi tiu trietaĝa pordego, kiu kunigis ilin, la skulptaĵoj, kies malgaja fantazio miksis kruelecon kun pieco, faris premegan impreson [1].
2.
Alta konstruaĵo kun pendiga funkcio.
a)  
EBVARKI Konstruaĵo fikstenanta la ŝnuregojn de pendoponto: mi ekvidas alian, blankan, gracian ponton, ĉe kies pilono mi prenis ŝian manon la unuan fojon [2]; La suda ponto ... longas 290 metrojn, kaj 95 metrojn altaj pilonoj per diagonalaj kablegoj stabiligas la konstruaĵon [3].
b)
PIV1ELE Konstruaĵo subtenanta altajn kablojn por fortatensia kurento: estas altaj transport-kostoj kun energio-perdo el la dratoj, kun malbelaj pilonoj [4].

tradukoj

belorusaj

~o: пілон.

ĉeĥaj

~o: el. stožár, portál chrámu.

francaj

~o: pylone.

germanaj

~o: Pylon.

hungaraj

~o: pilon.

katalunaj

~o 1.: piló; ~o a: pilona; ~o b: torre.

nederlandaj

~o: pyloon.

portugalaj

~o: pilono, pilão, pilone.

rusaj

~o: пилон.

slovakaj

~o: pylón, stĺpový portál.

fontoj

1. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, ĉapitro 6a
2. B. Vaha: Adolesko, 1987
3. Vikipedio, Farø-pontoj, 2010-04-24
4. -: Energi-formoj, Juna Amiko, 1996


ℛevo | datumprotekto | pilon.xml | redakti... | traduki... | artikolversio: 1.13 2015/07/04 08:37:41