tradukoj: ca cs de fr it la pl pt sk

piranj/o PIV2

piranjo

1.  
ZOO Specio de serasalmo (Pygocentrus piraya), fiŝo kun mallonga, alta korpo kaj akregaj dentoj, per kiuj ĝi rapide povas elŝiri karnopecojn, eĉ de grandaj mamuloj; ĝi vivas en riveroj de Suda kaj Centra Amerikoj: piranjoj aŭ Segildentaj salmoj […] loĝas en riveroj de Sudameriko, ĉefe en Amazonio, ĉe la rivero Orinoko, la Gujanoj kaj Paragvajo, temas pri malgrandaj fiŝoj kun rondoforma kapo, kiuj estas helbluaj havante nigrecajn makulojn [1].

nigravosta piranjo (Pygocentrus piraya), Zoo Frankfurto
CC BY-SA 2.0 de  [2]
2.  
ZOO Iu el kvin genroj de rabofiŝoj el la familio serasalmedoj, i.a. serasalmo, pigocentro kaj pristobriko.
3.  
GEOG Rivero en Brazilo.

tradukoj

ĉeĥaj

~o: piraňa.

francaj

~o 1.: piranha.

germanaj

~o 1.: Piraya, Schwarzer Piranha, Chupita; ~o 2.: Piranha (div. Gattungen).

italaj

~o 1.: piraña, piraha (pesce); ~o 2.: pirañas, pirahas (pesci), serrasalmini; ~o 3.: Rio Pirahas.

katalunaj

~o 1.: piranya; ~o 2.: Serrasalmus; ~o 3.: Rio Piranhas.

latina/sciencaj

~o 1.: Pygocentrus piraya.

polaj

~o 1.: pirania; ~o 2.: pirania.

portugalaj

~o 1.: piranha; ~o 3.: Rio Piranhas.

slovakaj

~o: piraňa.

fontoj

1. Vikipedio, Piranjo
2. propra foto de Petra Karstedt / www.Tiermotive.de: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Schwarzerpiranha-01.jpg

~o: Mankas verkindiko en fonto.


ℛevo | datumprotekto | piranj.xml | redakti... | traduki... | artikolversio: 1.8 2018/11/02 16:10:17