8Brazil/o PIV1

8Brazilo RLN

GEOGPOL Sudamerika ŝtato kun ĉefurbo Braziljo, limanta kun Urugvajo, Paragvajo, Argentino, Bolivio, Peruo, Kolombio, Venezuelo, Gujano, Surinamo kaj Franca Gujano, kaj ankaŭ al Atlantiko, kvina plej granda lando en la mondo laŭ surfaco kaj laŭ loĝantaro: en julio okazis en Recife, Brazilo, la 45a jarkunsido de la Brazila Societo por la Progresigo de la Scienco [1]; la aŭtoroj, nome, Kent Jones el Usono kaj Gilbert Ledon el Brazilo, asertas, ke laŭ statistikoj, 11 % de la aviadilaj kraŝoj okazas pro miskomprenoj inter pilotoj kaj flughavenaj kontrolistoj [2]; en Brazilo, Kolombio, Peruo la ŝakristoj pri drogoj, la banditoj, jam montras pli da povo ol la ŝtato [3].
1. Henrique Anselmo Silva Braga: Urbo de la scienco, Monato, 1993/09, p. 4
2. Garbhan MacAoidh: Flugilhavaj vortoj, Monato, 2000/10, p. 22
3. Stefan Maul: Putraj demokratioj, Monato, 2001/01, p. 5
angle:
Brazil
beloruse:
Бразілія
bulgare:
Бразилия
ĉeĥe:
Brazílie (stát)
dane:
Brasilien
finne:
Brasilia
france:
Brésil
germane:
Brasilien
hebree:
ברזיל
hispane:
Brasil
hungare:
Brazília
indonezie:
Brazil
japane:
ブラジル [ぶらじる]
katalune:
el Brasil, República Federal del Brasil
nederlande:
Brazilië
pole:
Brazylia
portugale:
Brasil
ruse:
Бразилия
slovake:
Brazília (štát)
tokipone:
ma Pasila
ukraine:
Бразілія

brazila

Rilata al Brazilo: nia brazila samideano [4]; ni havas kelkajn germandevenajn brazilajn amikojn [5]; la brazila ekvatora ĝangalo [6]; fojfoje la muziko estas vigla, foje iom trena ‐ laŭ brazila stilo [7]; brazila kajpirinjo [8]; Brazila Esperanto-Ligo [9].
4. Claudinei Ribeiro: Memore al Gilbert Ledon, Monato, 2003/06, p. 6
5. Stefan Maul: Migrobirdoj, Monato, 2005/11, p. 5
6. Gilbert Ledon: Misa mondo, Monato, 2003/02, p. 9
7. Grigori Arosev: Ĉarmaj kantoj por infanoj, Monato, 2001/01, p. 16
8. Maul Stefan: Malbona venko, Monato, 2000/12, p. 30
9. Grigori Arosev: Ĉarmaj kantoj por infanoj, Monato, 2001/01, p. 16
angle:
Brazilian (adj.)
beloruse:
бразільскі
france:
brésilien (adj.)
germane:
brasilianisch
japane:
ブラジルの [ぶらじるの]
katalune:
brasiler (adj.)
nederlande:
Braziliaans
portugale:
brasileiro (adj.)
tokipone:
pi ma Pasila

brazilano

Ŝtatano de Brazilo: se ne ekzistus la ŝtataj entreprenoj Riocine kaj Petrobras la brazilanoj neniam povus spekti brazilajn filmojn en Brazilo [10]; sub nivelo de plena malriĉeco vivas 54 % el la 175 milionoj da brazilanoj [11].
10. Miguel Boeira Vianna: El fatraso ekstremdekstremula, Monato, 2003/06, p. 6
11. Gilbert Ledon: Kvina povo, Monato, 2003/03, p. 8
angle:
Brazilian (person)
beloruse:
бразілец
france:
Brésilien (subst.)
germane:
Brasilianer
japane:
ブラジル人 [ぶらじるじん]
katalune:
brasiler (individu)
nederlande:
Braziliaan
portugale:
brasileiro (subs.)
tokipone:
jan pi ma Pasila

administraj notoj