tradukoj: be ca de en fr hu la nl pl pt ru

2pleŭronekt/o

pleŭronekto  

ZOO Delikatgusta marfiŝo kun nesimetria plate ronda korpo, tipaj cirklaj ruĝetaj aŭ flavaj makuloj sur la dekstra flanko, sur kiu troviĝas ankaŭ ambaŭ okuloj, tiel permesante enfosadon en la grundon nur lasante la okulojn nekovritaj; genro el familio pleŭronektedoj (Pleuronectes): el la Balta Maro oni ĉerpis haringojn, pleŭronektojn, angilojn kaj foje iom da moruoj [1].

pleŭronektoformaj  

ZOO Fiŝoj kun plata korpo kaj ambaŭ okuloj sur la supra flanko, ordo de ostofiŝoj (Pleuronectiformes).

tradukoj

anglaj

~o: flatfish, flounder; ~oformaj: flatfish.

belorusaj

~o: камбала.

francaj

~o: carrelet, pleuronecte, plie (poisson); ~oformaj: pleuronectiformes.

germanaj

~o: Scholle; ~oformaj: Plattfische.

hungaraj

~o: lepényhal; ~oformaj: félszegúszó-alakúak.

katalunaj

~o: palaia; ~oformaj: pleuronectiformes.

latina/sciencaj

~o : Pleuronectes; ~oformaj : Pleuronectiformes.

nederlandaj

~o: platvis, schol; ~oformaj: platvisachtigen.

polaj

~o: flądra; ~oformaj: flądrokształtne, płastudokształtne.

portugalaj

~o: pleuronecto.

rusaj

~o: камбала; ~oformaj: камбалы, камбалообразные (отряд).

fontoj

1. Sten Johansson: Hitler, Maŭ, Strindberg kaj mi, 1996

~o: Mankas dua fontindiko.
~oformaj: Mankas fontindiko.
~oformaj: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.


ℛevo | datumprotekto | pleuxr2.xml | redakti... | traduki... | artikolversio: 1.20 2013/11/02 14:10:20