prezenc/o PV

prezenco

GRA Verba tempo montranta la estantecon; as-tempo, nun-tempoZ: li rigardas la aferon per okcidentaj okuloj, ĉar apliko de terminoj kiel prezenco kaj preterito estas diskutinda, kiel ankaŭ la rifuzo de futuro al la lingvo [1]. VD:preterito, futuro, perfekto, imperfekto, pluskvamperfekto.
angle:
present tense
beloruse:
цяперашні час
ĉeĥe:
prézens, přítomný čas
ĉine:
现在式 [xiànzàishì], 現在式 [xiànzàishì]
france:
présent (conjugaison)
germane:
Gegenwart, Präsens
hispane:
presente
hungare:
jelen idő
japane:
現在 [げんざい]
nederlande:
praesens, onvoltooid tegenwoordige tijd
pole:
czas teraźniejszy
portugale:
presente (tempo verbal)
rumane:
prezență
ruse:
настоящее время (глагольная форма)
slovake:
prítomný čas
ukraine:
теперішній час дієслова

historia prezenco PAG

GRABELE
Stila rimedo, priskribo de iam okazinta situacio per verboj prezencaj, por ĝin aktualigi, prezenti en pli reliefa maniero: En sia §115.e PAG donas jenan ekzemplon pri historia prezenco: „ne suspektante ion, ili iradis tra la arbaro. Subite eksonas pafo...“.
angle:
historical present, historic present, dramatic present, narrative present
latine:
praesens historicum
pole:
historyczna teraźniejszość
ruse:
настоящее историческое

administraj notoj