prohibici/o, prohib/o PIV1 (malofte)

prohibicio, prohibo

Oficiala malpermeso, aparte de drogoj: kulpas tion la prohibicio, kiu tiom febligas la homojn kontraŭ tentoj MortulŜip ; prohibicio de kanabo [1]; epizodoj […] koncernantaj la mafiojn sub la prohibicio en la 1920-jaroj [2]; la principo de „redukto de la riskoj“, kiu metas la demandojn pri publika sano antaŭ la celo redukti la konsumon […] restas malpermesita en la rezolucioj de la Komisiono pri drogoj, pro la fortega rezisto de la prohibiciemaj ŝtatoj, gvidataj de Usono kaj Rusujo [3]; la prohiboj ne forigas kaŝajn, subtablajn traktadojn [4]. VD:kondamno, sankciumo
1. Bira Fehera: Kanabo, aventuro en Ameriko, Kontakto 2011-2019
2. Denis Duclos: Historio de Neebla Solidareco, Le Monde diplomatique en Esperanto 2002-2004
3. Strategia prioritato por Vaŝingtono, Le Monde diplomatique en Esperanto 2014-2016
4. Gilbert Ledon: Putraj demokratioj, Monato, 2001/01, p. 5
angle:
prohibition
beloruse:
забарона (афіцыйная)
ĉine:
禁令 [jìnlìng], 禁酒 [jìnjiǔ], 禁酒令 [jìnjiǔlìng], 禁止 [jìnzhǐ]
france:
prohibition
germane:
Verbot, Prohibition
japane:
禁止 [きんし], 禁制 [きんせい], 禁輸 [きんゆ]
nederlande:
drooglegging
pole:
Prohibicja
ukraine:
заборона

administraj notoj