tradukoj: be de en fr hu nl pt ru sv

Parto da seka tero, akutangule antaŭiĝanta en maron, riveron
aŭ lagon:
iliaj ideoj kaj tradicioj laŭdire devenis de la
„monaĥa promontoro“ Athos en Grekio
[1];
profunde en la malantaŭo vidiĝas la ekstera fjordo
kun insuloj kaj promontoroj
[2];
rondirinte ĉirkaŭ la Horna promontoro kaj ĝin
transirinte, „la Fatalo“ vagadis en la vasteco
de Pacifiko
[3];
pasiginte naŭ monatojn ĉe la
Promontoro de Bona Espero, ni pensis, ke
estus la plej bona afero, kiun ni povas fari, dungi
ŝipon, kaj velveturi al la Spicaj Insuloj por aĉeti
kariofilojn
[4];
sed Nero, enŝipiĝinte kun sia kortego ĉe la promontoro
Miseno, revenis malrapide, vizitante envoje apudbordajn
urbojn
[5].