propag/i PIV1

propagi

(tr)
1.
SCI (pri medio) Peri, influi la disvastiĝon de io (ondo, energio, reakcio, organismo)
a)
FIZ (pri fizika medio, kampo) Peri la disvastiĝon de ondoj, energio ks: lumpropagado [1]; radiopropagado en la tera atmosfero suferas la tagajn ŝanĝojn de la jonigado de la plej supraj tavoloj de la atmosfero [2].
b)
MED (pri biologia medio) Peri la disvastiĝon de organismo (viruso k.a.): la celo estas, surbaze de faktoj kaj respekto de scienco, disvolvi internacian kunlaboron, serĉi virusan originon, kompreni la mekanismon de virusa propagado [3].
SIN:disvastigi1VD:elradii, komuniki2
2.
POL Strebi disvastigi ideon; propagandi: [la] 16 reguloj – iam vaste propagataj de la entuziasmaj esperantistoj – neniel estas la gramatiko de Esperanto [4]; spiri dum kelkaj minutoj, koncentrante vian atenton al via spiro […] malebligas al la cerbo propagi la negativajn pensojn, kiuj igos vian koleron kaj malpaciencon pligrandiĝi [5]; similaj ideoj pri la unika mondsava misio de nia lingvo estas propagataj de kelkaj unuopuloj, kiuj kutime per sia unuokula fanatikeco rapide forpelas la aŭskultantaron [6]; Nova Biologia Nomenklaturo, propagata de […] asocio fondita fondita de d-ro W. M. A. De Smet [7]. VD:promocii2, reklami1, privarbi
Rim.: La apero en kontribuo de Zamenhof en La Esperantisto 1890 povas esti aŭ intenca aŭ komposteraro anstataŭ „propagando“: paralela eldono de nia lernolibro por Rusoj, […] estos tre grava por la propagado de nia afero [8]. En alia loko aperas „propagatoro“ por disvastiganto, peranto de informoj: ili ĉiuj baldaŭ malvarmiĝos por nia afero, kaj ni restos sen eldonistoj-propagatoroj [9].
angle:
propagate, spread
france:
1.a propager (ondes) 2. propager
germane:
1.a ausbreiten (Wellen) 1.b ausbreiten (Krankheit) 2. propagieren

propagiĝi

SCI (pri fenomeno: ondo, reakcio, malsano ktp) Disvastiĝi: la propagiĝo de meĥanikaj primaraj (premaj) kaj sekundaraj (transversaj) ondoj studitaj de geofizikistoj [10]; pro la propagiĝo de KOVIM-19, la Nobel-fonduso decidis nuligi la disdonan ceremonion de Nobel-premio [11].
angle:
be propagated
france:
se propager
germane:
sich ausbreiten (Wellen etc.)

administraj notoj