prus/o

pruso

1.
HIS Ano de balta etno, kiu en la 1a jarmilo p.K. priloĝis la teritorion de la suda bordo de la Balta Maro: okcidentaj baltoj estis prusoj [1]; antaŭ la 13a jarcento sur la kurŝa terlango vivis prusoj, semboj, norde samogitoj, kurŝoj [2]; la kruckavaliroj konkeris la prusojn kaj ekloĝis ĉi tie meze de la 13a jarcento [3].
2.
HIS = prusujano: oni devas distingi inter la malnovaj prusoj (aŭtoĥtonaj loĝantoj) kaj novaj prusoj (loĝantoj de Prusujo, prusujanoj) [4].
1. P. Čeliauskas: Litovio dum jarcentoj, Kaunas, 2002. P. 13.
2. Laimius STRAZNICKAS: Terlango ‐ natura valoroMonato
3. Halina Gorecka: Redakcie, La Ondo de Esperanto, 2001, n-ro 8–9
4. Halina Gorecka: Paĝoj el la historio de la Sukcena LandoLa Ondo de Esperanto
angle:
Prussian
beloruse:
прус, прусак
france:
Prussien (subst.)
hungare:
porosz
japane:
プロイセン人 [プロイセンじん]
nederlande:
Pruis
pole:
1. Prus
portugale:
1. prussiano
ruse:
1. прусс
ukraine:
прус

prusa

1.
Rilata al la prusoj: LIN la prusa lingvo; tiutempe (en la 14a jc) Prusujo havis 85 urbojn ..., 1400 germanajn vilaĝojn kaj plurajn vilaĝojn prusajn kaj polajn [5].
2.
Prusuja: la prusa registaro ne volis rekoni ilin kiel soldatojn [6]
3.
Prusujana.
5. Halina Gorecka: Paĝoj el la historio de la Sukcena LandoLa Ondo de Esperanto
6. August Strindberg, trad. G. H. Backman: La konscienco riproĉas
angle:
Prussian
beloruse:
прускі ~a lingvo: пруская мова.
ĉeĥe:
pruský
ĉine:
普魯士式 [pǔlǔshìshì], 普鲁士式 [pǔlǔshìshì]
france:
prussien (adj.)
germane:
preußisch
hungare:
porosz ~a lingvo: óporosz nyelv.
nederlande:
Pruisisch ~a lingvo: Pruisisch (taal).
pole:
pruski
ruse:
1. прусский ~a lingvo: прусский язык. 2. прусский (пруссийский) 3. пруссацкий, прусский
slovake:
pruský
ukraine:
пруський

Prusujo

HISGEOG
1.
La lando de la prusoj1.
2.
La germana(j) lando(j) estiĝinta(j) sur la teritorio de Prusujo1.
angle:
Prussia
beloruse:
Прусія
bulgare:
Прусия
ĉine:
普魯士 [pǔlǔshì], 普鲁士 [pǔlǔshì], 普魯士 [Pǔlǔshì], 普鲁士 [Pǔlǔshì]
france:
Prusse
germane:
Preußen
hungare:
Poroszország
nederlande:
Pruisen
pole:
Prusy
ruse:
Пруссия

prusuja

HISGEOG
Rilata al Prusujo: greno estis la ĉefa prusuja eksporto [7].
7. Halina Gorecka: Paĝoj el la historio de la Sukcena LandoLa Ondo de Esperanto
angle:
Prussian
beloruse:
прускі
france:
prussien (adj. concernant la Prusse)
pole:
prusacki
ruse:
прусский (пруссийский)

prusujano

Loĝanto de Prusujo.
angle:
Prussian
beloruse:
прусак
france:
Prussien (subst.)
germane:
Preuße
hungare:
porosz
pole:
Prusak
ruse:
пруссак

administraj notoj

P~ujo: Mankas fontindiko.
P~ujo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~uja: Mankas dua fontindiko.
~ujano: Mankas fontindiko.
~ujano: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.