public/i

publici  

(tr)
1.
Verki por publiko pri aktualaj temoj soci-politikaj: Voltero fervore publicis kontraŭ la eklezio kaj despotismo; rezulto de financa kaoso, politika mensogado kaj publica hipokriteco [1]; karakteroj kaj stiloj de la eseoj estas tre malsamaj: de pure publicaj pecoj, kiel tiu de Karpunina (pri eldonpolitiko) kaj Tófalvy (pri la vivmaniero kaj motivoj por verkado de niaj verkistoj), ĝis profundaj sciencecaj esploroj de Pietiläinen kaj Sutton pri periodigo de la esperantlingva literatur-historio [2].
2.  
Publikigi: artikoloj origine aparte publicitaj, poste redakte koherigitaj [3]; li publicadas ankaŭ librojn, kiuj klarigas same simple al la legantaro sciencajn konceptojn, iufoje eĉ komplikajn [4]; [Kníchal] amplekse publicis pri Esperanto (i.a. 300 artikoloj kaj studoj en 22 nacilingvaj kaj 20 movadaj gazetoj), verkis, tradukis kaj redaktis entute 25 volumojn kaj 5 periodaĵojn [5].
Rim.: La politika senco publici1 en Esperantujo estas maloftega, ĝi aperas ĉi tie precipe kiel retroderivaĵo de la vorto publicisto; la pli ĝenerala senco publici2 estas superflua, kaj la bonaj aŭtoroj ĝenerale preferas uzi pli esperantecan vorton „publikigi“. Tial PIV1 donas nur la vorton publicisto (kiel nederivitan radikvorton) en ĝia tradicia, nuntempe malmulte aktuala senco soci-politika. Oni nepre ne misuzu la vorton publici anstataŭ la firme establiĝinta kaj oficiala esperanta vorto reklami; kvankam PV difinas por ĝi tian kromsencon, ĝi estas tute malnecesa kaj en la pli novaj vortaroj ne aperas. [Sergio Pokrovskij]
1. Monato, Franz-Georg Rössler: Ĝisostaj eksperimentoj, 2012
2. Monato, Nikolao Gudskov: Porkonkursa reflekto, 2013
3. Monato, D-ro Winfried Schumacher: Filozofio metio ideologio, 2012
4. Monato, Roberto Pigro: Kiel vi fartas, alimondanoj?, 2012
5. Aŭtoroj de originala literaturo en Esperanto
angle:
publicize 2. write articles
beloruse:
1. займацца публіцыстыкай 2. публікаваць (у прэсе)
ĉeĥe:
publikovat, uveřejňovat (v novinách)
france:
publier
germane:
veröffentlichen, publizieren
hungare:
nyilvánosságot biztosít, reklámoz 2. (újságot) ír, publikál
nederlande:
publiceren
ruse:
1. заниматься публицистикой
slovake:
publikovať, uverejňovať

publicisto  

Verkistoĵurnalisto verkanta por vasta publiko pri temoj sociaj kaj politikaj: Claude Piron estis persono, havanta multegajn meritojn antaŭ nia movado – sciencisto, publicisto, propagandisto, stilisto, eĉ bardo-kantisto [6]; la albanaj politikistoj kaj publicistoj en Kosovo plu restas malviglaj, ne unuiĝintaj, sen larĝa kaj profunda vizio pri la estonteco de sia lando [7]; ŝi ekde 1952 forte aktivis en la literatura kaj publicista kampo: redaktorino de lingvaj kaj literaturaj rubrikoj, ŝi tradukis, sola aŭ kun aliaj, pli ol tridek verkojn [8].
6. Monato, Nikolao Gudskov: Teologia utopio, 2008
7. Monato, Bardhyl Selimi: Vojaĝimpresoj, somero 2002: Kosovo antaŭeniras, 2003
8. Monato, Carlo Minnaja: Retrorigardo al intensa vivo, 2004
angle:
author, journalist, reporter, essayist, commentator, correspondent, publicist
beloruse:
публіцыст
ĉeĥe:
novinář, publicista
france:
publiciste, essayiste
germane:
Publizist
hungare:
közíró, újságíró, publicista
portugale:
fazer publicidade
ruse:
публицист
slovake:
novinár

administraj notoj