tradukoj: de fr la

pufen/o, pufin/o PIV2

pufeno, pufino  

ZOO Mara, migrema birdo kun longaj flugiloj vivanta precipe en mezvarmaj aŭ malvarmaj regionoj; genro el familio procelariedoj (Puffinus): oni vidas nekalkuleblajn pufenojn ripozantajn sur la akvo, kaj kiuj forflugas nur kiam la ŝipo alpasas ilin je kelkaj metroj [1]; la griza kaj la fajnbeka pufinoj faras migradojn de 14 000 km aŭ plie ĉiujare [2].

pufeno ĉe Islando (Puffinus puffinus)
CC BY 2.0  [3]

Rim.: La angla „puffin“ estas fraterkulo.

tradukoj

francaj

~o, pufino: puffin.

germanaj

~o, pufino: Sturmtaucher.

latinecaj

~o, pufino : Puffinus.

fontoj

1. J. Richard: Scienca krozado de la ŝipo Princesse Alice dum 1904, observoj pri la faŭno batipelagia, Bulletin du Musée Océanographique de Monaco, 1905-06-25 (41)
2. Vikipedio, Puffinus, 2015-02-22
3. Ómar Runólfsson, Manx Shearwater: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Puffinus_puffinus_-Iceland_-flying-6.jpg

~o, pufino: Mankas verkindiko en fonto.


ℛevo | datumprotekto | pufen.xml | redakti... | traduki... | artikolversio: 1.4 2020/03/09 19:10:18