puntili/o PIV1

puntilio

(malofte)
Malcedemo, obstino en defendo de sia honoro: li montris tre grandan puntilion kaj koleremon [1]; li volonte partianiĝis por subpremata senfortulo, taksis kiel puntilion haltigi arogantulon [2]. VD: per mia honoro!
Rim.: Pli bone esprimiĝu per komunlingva esprimo: „videble trafiĝis lia honorsento“; „li konsideris tion kiel afero de honoro“; „ili prenis lin ĉe lia honoro“. [Wolfram Diestel]
1. Miguel de Cervantes Saavedra, trad. Fernando de Diego: La inĝenia hidalgo Don Quijote de la Mancha, dua parto, ĉapitro 1a, p. 402a
2. A. Manzoni, trad. B. Cadei: La Gefianĉoj, FEI, 2006
ĉeĥe:
pohana
france:
point d'honneur
germane:
Ehrgefühl, eine Frage der Ehre
itale:
puntiglio
nederlande:
erezaak
pole:
punkt honoru
portugale:
ponto de honra
rumane:
punct de onoare
slovake:
pohanenie
ukraine:
справа честі

administraj notoj