*rap/o UV

*rapo

BOT Specio de brasiko (Brassica rapa), kun dika manĝebla radiko (ĉina brasiko estas subspecio): la fratoj nun ripozis kaj rostis rapojn ĉe flamanta fajro [1]. kiu ŝtelos tie ĉi eĉ unu rapon, […]tiu lasos ĉi tie sian kapon [2]; mi preparas bedon por aŭtunaj rapoj [3]; brasikoj kaj rapoj kuŝis la grandaj kaj malgrandaj, ĉiuj interkonfuzite [4]; jen kuŝas kampoj kun greno, kun terpomoj, rapoj, napoj [5]. VD:beto, napo

rapoj
CC BY-SA 2.0  [6]
angle:
turnip
beloruse:
рэпа
ĉeĥe:
řepa vodnice, řepice
france:
navet
germane:
Rübsen, Stoppelrübe, Mairübe, Teltower Rübchen
hebree:
לפת
hungare:
tarlórépa, kerekrépa, fehérrépa
japane:
カブ, カブラ
latinece:
Brassica rapa
nederlande:
raap
pole:
rzepa
portugale:
couve-rábano
rumane:
nap
ruse:
репа
slovake:
repa vodnica
ukraine:
ріпа, турнепс

administraj notoj

~o: Mankas verkindiko en fonto.