redingot/o Z

redingoto

TEKS
1.
HIS Speco de vira kaftano, konata sub ĉi tiu nomo en la eŭropa modo de 1725 ĝis 1914: kiam la studentoj venas de la lekcioj, li iras apud ili, en nigra redingoto kaj kun libro sub la brako [1].
Rim.: Komence redingoto estis malstrikta supervesto kun kolumo, uzata por rajdo kaj vojaĝo. Post 1770 redingoto iĝis vesto pli malpeza, portata ne nur kiel supervesto sed ankaŭ sur veŝto, kiel kostumpeco, kun longa kolumo duobla aŭ triobla. Komence de la 19a jc redingoto estis portata sur kostumo kiel surtuto strikta ĉe la talio, poste denove ĝi iĝis ceremonia kostumpeco portata sur veŝto.
2.
Kaftanforma inrobo, strikta ĉe la talio, lasanta vidi la veŝton kaj la jupon sur kiujn oni ĝin surmetis, konata en la pariza modo de post 1785. En la epoko napoleona ĝi iĝis speco de mantelo; poste, ĝis 1874, sporta robo; poste denove mantelo strikttalia.
angle:
frock-coat
beloruse:
рэдынгот
ĉeĥe:
redingot
france:
redingote, justaucorps
hungare:
redingot, szalonkabát
japane:
フロックコート, 婦人用コート [ふじんようこーと]
nederlande:
redingote (geklede jas), wambuis
pole:
redingot
rumane:
redingotă
ruse:
редингот
slovake:
redingot
ukraine:
сюртук

administraj notoj