retroefik/i PIV1

retroefika

1.
Kiu efikas returne al sia kaŭzo, al antaŭa elemento: per sonkonformiĝo, sonoj ricevas trajton de najbaraj sonoj; kiam la trajto elvenas el venonta sono, ni parolas pri retroefika aŭ regresiva sonkonformiĝo [1].
2.
JUR(pri leĝo) Valida por la tempo antaŭa al ĝia apero; retroaktiva: al la surpriz-tona obĵeto de Stilo, laŭ kiu dungi eksterlandanojn ankoraŭ ne rompas la leĝon, ili respondis ke post tri tagoj ĝi rompos, kun retroefika valido [2].
1. N. Dols Salas: Fonetiko kaj Fonologio,
2. I. Ertl: La Postdomo, 2003
angle:
retroactive
beloruse:
рэтраактыўны
france:
rétroactif
nederlande:
retroactief
pole:
działający wstecz
rumane:
efect retroactiv, acționează înapoi

administraj notoj