*rib/o PV

*ribo

1.
KUI Malgranda, glathaŭta acideta bero, frukto de ribujo: vulgaraj riboj de Ribes sativum, nigraj riboj de Ribes nigrum, ruĝaj riboj de Ribes rubrum, oraj riboj de Ribes aureum, grosoj de Ribes grossularia [1]; K[aliumon] enhavas legomoj, fruktoj (ruĝa ribo) [2]. VD:groso
2.
Ribujo: efika kontraŭ artrito estas folioj el Nigra ribo [3].
1. Monato, Steĉjo Norvell: Vivo: Riboj, 2000/11, p. 16
2. Vikipedio, Mineralo
3. Vikipedio, Artrito
angle:
currant
beloruse:
парэчкі
bulgare:
касис
ĉeĥe:
meruzalka, rybíz
germane:
Johannisbeerstrauch (ruĝa, nigra ribo)
hungare:
ribiszke, ribizli
japane:
スグリ, スグリの実 [スグリのみ]
katalune:
riber, cirerola
nederlande:
bes
pole:
porzeczka
portugale:
groselha
ruse:
смородина
slovake:
ríbezľa (ovocie)
svede:
vinbär
ukraine:
порічки, смородина

nigra ribo

1.
Bero de nigra ribujo: kasiso estas franca likvoro farita el nigraj riboj [4].
2.
Nigra ribujo, portanta nigrajn berojn (el Ribes nigrum): Nigra ribo estas arbusto, kiu havas manĝeblajn berojn kun alta enhavo de la vitamino C [5].
4. Monato, Steĉjo Norvell: Vivo: Riboj, 2000/11, p. 16
5. Vikipedio, Nigra ribo
ĉeĥe:
černý rybíz
france:
cassis
germane:
Schwarze Johannisbeere
japane:
クロスグリ, カシス
latinece:
2. Ribes nigrum
pole:
czarna porzeczka
slovake:
čierna ríbezľa

ruĝa ribo

1.
Bero de ruĝa ribujo.
2.
Ruĝa ribujo, portanta ruĝajn berojn (el Ribes rubrum).

beroj de ruĝa ribo
beloruse:
чырвоныя парэчкі
france:
groseille (rouge)
hungare:
piros ribiszke
japane:
アカスグリ
katalune:
riber vermell
latinece:
2. Ribes rubrum
nederlande:
aalbes
pole:
czerwona porzeczka

ribujo

BOT Arbedo kun malgrandaj bongustaj acidetaj beroj; genro el familio grosulariacoj (Ribes): ribujo grefteblas, kvankam malfacile, sur la grosujo [6]. SUB:grosujo
france:
cassissier, groseiller
japane:
スグリ
latinece:
Ribes
pole:
porzeczka (krzew)

administraj notoj

ruĝa ~o: Mankas dua fontindiko.
ruĝa ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.