2rikan/i

rikani

(ntr)
1.
Nudigi dentojn en rideto aŭ senvoĉa rido, ofte kun nuanco de moko, malico, malestimo aŭ nekredemo: estas moda afero esti rikananta, ruza, manĝegema krokodilo! [1]; en la mezo sur la ŝranko staris skulptita tuta viro, li havis ridindan aspekton, kaj li mem efektive ridis, aŭ pli ĝuste li rikanis, ĉar oni neniel povis tion nomi ridado [2]; (figure) sed sur la lasta paĝo de la novelo la aŭtoro denove moke rikanas al la legantoj, prezentante al ni ĉiujn rolulojn, kiuj estis trafitaj per maljustaĵo [3]; (figure) ĉiuj floroj estis alligitaj al ostoj de homoj, kaj en la florpotoj staris kapoj de mortintoj kaj rikanis [4].
2.
Paroli tra rideto1.b: — Libron? — rikanis la granda brutulo. — Ni bone scias pri ĉi tiu libro [5].
3.
Ridaĉi malice aŭ moke aŭ stultete; mokridi: ha, ha, ha! rikanis ĉiuj anasoj, sed la cikonio ŝajnigis, ke ĝi tion tute ne aŭdas [6]. VD:hihii, priridi, subridi
Rim.: La 2ª Oficiala Aldono difinas la vorton per nekoheraj tradukoj, el kiuj la tradukoj germana kaj angla respondas al rikani1, kaj la traduko franca, al rikani3. Malgraŭ la franca etimo, al mi ŝajnas ke la signifo rikani1 pli oftas en la reala uzo. [Sergio Pokrovskij]
1. H.Heine, tr. Zamenhof: La Rabeno de Baĥaraĥ
2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Paŝtistino kaj kamentubisto
3. Tomaŝ PUMPR: Recenzo: Tri verkoj de Volter, la nica literatura revuo, 3:3
4. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Vojkamarado
5. Harry Harrison, tr. R. Fossmeier k.a.: Naskiĝo de la Rustimuna Ŝtalrato, Jekaterinburg: Sezonoj, 1996. Ĉap. 1ª.
6. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Dio de dormo
angle:
1. sneer, 2grin 3. laugh derisively, snigger, giggle
beloruse:
выскаляцца
bulgare:
хиля се, подхилвам се
ĉeĥe:
posmívat se, pošklebovat se, šklebit se zlomyslně
ĉine:
2. 冷笑 [lěngxiào], 狞笑 [níngxiào], 獰笑 [níngxiào]
france:
2. ricaner 3. 2ricaner
germane:
1. 2grinsen
hungare:
vigyorog
japane:
冷笑する [れいしょうする], せせら笑う [せせらわらう], にやにや笑う [にやにやわらう]
nederlande:
grijnzen
pole:
drwić, kpić, wyśmiewać się
portugale:
caçoar, escarnecer
rumane:
zeflemea
ruse:
1. скалить зубы, усмехаться, ухмыляться, осклабиться 2. усмехнуться, говорить улыбаясь, ухмыляясь 3. посмеиваться, ухмыляться, насмехаться, зубоскалить
slovake:
uškeriť sa, škľabiť sa
ukraine:
зубоскалити, насміхатися

rikano

1.
Moka movo de la lipoj, rideto1.b: Mi tordis miajn lipojn al rikano kaj reekparolis [7].
2.
Parolo tra rideton1.b: Tiel dirante, mi jam aŭdas la rikanon de japanaj socilingvistoj: „Aŭskultu al tiu Eŭropo-amanto!“ [8].
3.
Moka ridaĉo.
7. Harry Harrison, tr. R. Fossmeier k.a.: Naskiĝo de la Rustimuna Ŝtalrato, Jekaterinburg: Sezonoj, 1996. Ĉap. 2ª.
8. YAMASAKI Seikô: Landnomoj: homaj frenezigilojMonato
angle:
3. snigger
france:
3. ricanement
germane:
1. Grinsen
japane:
冷笑 [れいしょう], 薄ら笑い [うすらわらい], にやにや笑い [にやにやわらい]
pole:
1. uśmieszek 3. kpina, szyderstwo
rumane:
3. tupeu, țâfnă
ruse:
1. усмешка, ухмылка 2. насмешка
ukraine:
зубоскальство, насміхання

administraj notoj