rostbef/o PVEF , rostbif/o PV

rostbefo, rostbifo

KUI Peco da rostita bovaĵo (kutime interripaĵo, foje lumbaĵo): ĉi-foje rostbefo, peklitaj kukumetoj, kreno [1]; se ni nur estus divenintaj, ke ĉio ĉi estos pasinta post kvin minutoj, jen la rostbifo Velingtono estus gustinta alie al ni, ja tute alie [2]; ĉiuj socialismaj utopioj laŭdire malsukcesas pro rostbefo kaj poma torto [3].
1. Sten Johansson: Falaflo en maco, p. 126
2. Hans Magnus Enzensberger: Mallonga historio de la burĝa klaso
3. Edward Castleton : La socialismo en Usono, kial nur hodiaŭ ?, Le Monde diplomatique en Esperanto, jun. 2019
angle:
roast beef
beloruse:
ростбіф
bulgare:
печено говеждо
ĉeĥe:
roastbeef
france:
rosbeef, rosbif
germane:
Roastbeef, Grillsteak
hungare:
marhasült
nederlande:
rosbief
pole:
rostbef, pieczeń wołowa
portugale:
rosbife
ruse:
ростбиф
slovake:
roastbeef
svede:
rostbiff
ukraine:
ростбіф

administraj notoj