saks/o

sakso

1.
HIS Ano de iama ĝermana tribo. Tiuj, kiuj invadis Britujon, poste nomiĝis anglosaksoj: la definitiva enloĝiĝo de la Jutlandanoj, Angloj kaj Saksoj en Anglio[1].
2.
Civitano de la federacia germana ŝtato Saksujo.
beloruse:
1. сакс 2. саксонец
ĉeĥe:
Sas
france:
Saxon (subst.)
germane:
1. Sachse, Sächsin 2. Sachse, Sächsin
hispane:
sajón
hungare:
szász
itale:
sassone (sost.)
japane:
ザクセン人 [ザクセンじん]
katalune:
saxó (subst.)
nederlande:
1. Saks 2. Saks
pole:
Saksończyk
portugale:
1. saxão
ruse:
1. сакс 2. саксонец
slovake:
Sas
ukraine:
сакс, саксонець

saksa

Rilatanta al saksoj, ilia nacieco aŭ ŝtato: saksaj dialektoj, aŭtoroj; saksa konstitucio.
beloruse:
саксонскі
ĉeĥe:
saský
france:
saxon (adj.)
germane:
sächsisch
hungare:
szász
itale:
sassone (agg.)
katalune:
saxó (adj.)
latine:
Saxonicus
nederlande:
Saksisch
pole:
saksoński, saski
ruse:
саксонский
slovake:
saský
ukraine:
саксонський

Saksujo

GEOGZR
1.
Regiono kaj lando de la iama ĝermana tribo de la saksoj. Geografie preskaŭ identa al la moderna federacia ŝtato Malsupra Saksujo.
2.
Pluraj germanaj duklandoj en la mezepoka tempo. Geografie plejparte sur la teritorio de la modernaj federaciaj ŝtatoj (supra) Saksujo kaj Saksujo-Anhalto.
3.
Unu el la federaciaj ŝtatoj de Germanujo, historie kaj geografie supra Saksujo kaj okcident-Nisa parto de Silezio. Regurbo estas Dresdeno, plej granda urbo estas Lejpcigo (Lepsiko). Administracie korekta nomo estas Respubliko Saksujo.
beloruse:
Саксонія
france:
Saxe
germane:
Sachsen 2. Herzogtum Sachsen 3. Bundesland Sachsen, Freistaat Sachsen
hispane:
Sajonia
hungare:
Szászország 2. Szász Fejedelemség 3. Szász Szövetségi Állam
itale:
Sassonia
katalune:
Saxònia
latine:
1. Saxonia
nederlande:
Saksen
pole:
Saksonia
ruse:
Саксония

Saksujo-Anhalto

GEOG
Unu el la federaciaj ŝtatoj de Germanujo. Regurbo estas Magdeburgo.
france:
Saxe-Anhalt
germane:
Sachsen-Anhalt, Bundesland Sachsen-Anhalt
hungare:
Szászország-Anhalt
itale:
Sassonia-Anhalt
katalune:
Saxònia-Anhalt
nederlande:
Saksen-Anhalt
pole:
Saksonia-Anhalt

Malsupra Saksujo

GEOG
Unu el la federaciaj ŝtatoj de Germanujo. Historie la origina lando de la saksoj. Regurbo estas Hanovro.
france:
Basse-Saxe
germane:
Niedersachsen, Bundesland Niedersachsen
hungare:
Alsó-Szászország
itale:
Bassa Sassonia
katalune:
la Baixa Saxònia
nederlande:
Nedersaksen
pole:
Dolna Saksonia
ruse:
Нижняя Саксония

Supra Saksujo

GEOG
Regiono en Germanujo plejparte identa al la moderna federacia ŝtato Saksujo.
france:
Haute-Saxe
germane:
Obersachsen
hungare:
Felső-Szászország
itale:
Alta Sassonia
katalune:
l'Alta Saxònia
nederlande:
Oppersaksen
pole:
Górna Saksonia
ruse:
Верхняя Саксония

anglosakso

GEOGWED
Ano aŭ posteulo de anoj de tiu grupo de la iama ĝermana tribo de la saksoj, kiu iam invadis Britujon. Hodiaŭ ankaŭ pri la modernaj angloj, usonanoj kaj aliaj angloparolantoj kaj la komuna parto de ilia kulturo.
beloruse:
англасакс, англасаксонец
france:
Anglo-saxon (subst.)
germane:
Angelsachse
hispane:
anglosajón
hungare:
angolszász
itale:
anglosassone (sost.)
katalune:
anglosaxó (subst.)
nederlande:
Angelsakser
pole:
Anglosas
ruse:
англосакс

anglosaksa

GEOGWED
Rilatanta al la areo, historio kaj kulturo de la anglosaksoj: en Kebekio la kebekianoj etne formas integran nacion, regatan tamen de anglo-saksa reĝimo[2].
2. Remigiusz Mielcarek: Enmigrintoj en ora kaĝo, Monato, jaro 1994a, numero 1a, p. 15a
beloruse:
англасаксонскі
ĉeĥe:
anglosaský
france:
anglo-saxon (adj.)
germane:
angelsächsisch
hungare:
angolszász
itale:
anglosassone (agg.)
katalune:
anglosaxó (adj.)
nederlande:
angelsaksisch
pole:
anglosaski
ruse:
англосаксонский
slovake:
anglosaský
ukraine:
англосакський

administraj notoj

~o: Mankas dua fontindiko.
~a: Mankas fontindiko.
~a: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
S~ujo: Mankas dua fontindiko.
S~ujo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
S~ujo-Anhalto: Mankas fontindiko.
S~ujo-Anhalto: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
Malsupra S~ujo: Mankas fontindiko.
Malsupra S~ujo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
Supra S~ujo: Mankas fontindiko.
Supra S~ujo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
anglo~o: Mankas dua fontindiko.
anglo~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.