sars/o
sarso

- Grava pulma malsano kaŭzita de iuj specoj de kronvirusoj, unuafoje observita 2002 en sudĉina provinco: nova grava malsano „netipa pneŭmonio”, konata de nur kelkaj monatoj ankaŭ sub la siglo „sarso” (Sever-Akuta Respira Sindromo) [1]; ĝis kiam oni inventos efikan kuracilon kontraŭ sarso, aerosola desinfektado restas unu el la plej efikaj rimedoj [2]; la Monda Organizaĵo pri Sano (MOS) anoncis la alarmon pro epidemio de tiel nomata netipa pneŭmonio (poste populare nomita „sarso”) [3].
1.
Stefan Maul: Propagando danĝera, Monato, 2003/06, p. 7
2. Last: Entreprenistoj kontraŭ netipa pneŭmonio, Monato, 2003/09, p. 15
3. Vladimir Lemelev: De kie venis kaj kial ĉesis netipa pneŭmonio?, Monato, 2005/12, p. 17
2. Last: Entreprenistoj kontraŭ netipa pneŭmonio, Monato, 2003/09, p. 15
3. Vladimir Lemelev: De kie venis kaj kial ĉesis netipa pneŭmonio?, Monato, 2005/12, p. 17
- angle:
- SARS
- beloruse:
- САРС
- ĉine:
- 萨斯 [sàsī], 薩斯 [sàsī], 非典 [fēidiǎn], 非典型肺炎 [fēidiǎnxíngfèiyán]
- france:
- SARS
- germane:
- SARS
- japane:
- 非典型肺炎 [ひてんけいはいえん], サーズ
- nederlande:
- SARS
- pole:
- SARS