tradukoj: ca de en hu id it la nl ru

sekvojadendr/o

sekvojadendro  

BOT
Giganta arbo el koniferoj, kreskanta en Kalifornio, kies alto atingas ĝis 100 metrojn, kaj kiu fariĝas ĝis 4000 jarojn aĝa; genro el familio cipresacoj (Sequoiadendron), kun nur unu specio: General Sherman Tree (giganta sekvojadendro) en Usono estas laŭ la volumeno la plej granda arbo de la mondo havante trunkon de 1489 m³ antaŭ la General Grant Tree (ĉiamverda sekvojo, 1357 m³) [1].
Rim.: Iom pli alta, sed ne tiom maljuna fariĝas la sekvojo.

sekvojadendro (Sequoiadendron giganteum)
CC BY 2.5  [2]

tradukoj

anglaj

~o: redwood, giant redwood, giant sequoia, Sierra redwood, Wellingtonia.

germanaj

~o: Berg-Mammutbaum, Riesenmammutbaum, Wellingtonie.

hungaraj

~o: hegyi mamutfenyő, kaliforniai mamutfenyő.

indoneziaj

~o: sequoia raksasa.

italaj

~o: sequoia gigante, wellingtonia.

katalunaj

~o: sequoia.

latina/sciencaj

~o : Sequoiadendron.

nederlandaj

~o: mammoetboom, seqoiadendron.

rusaj

~o: секвойядендрон, мамонтово дерево, веллингтония.

fontoj

1. Vikipedio, Listo de rimarkeblaj maljunaj arboekzempleroj
2. Walter Siegmund: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Sequoiadendron_giganteum_08145.JPG

~o: Mankas verkindiko en fonto.


ℛevo | datumprotekto | sekvojadendr.xml | redakti... | traduki... | artikolversio: 1.16 2019/02/04 18:10:18