2seren/a

serena

1.
MET Sennuba kaj senventa: serena varmego [1]; serena frosta vetero [2]; neĝo […] brilanta […] sub la radioj de la suno, kiu hele lumis sur la serena ĉielo Marta ; ili dancadis ĉe la senbrua lago en la serena lunlumo [3]. VD:hela
2.
Kvieta sen ĉagrenoj, sen videbla antaŭtimo aŭ streĉo: serena voĉo, rideto, diskutado; ŝi estis tre bela, brilante serena, eĉ la okuloj de mia patrino ne estis pli mildaj ol ŝiaj [4]; la bela vizaĝo ree fariĝis serena, eĉ ekradiis de plezuro IK ; lia frunto sereniĝis [5]; ruĝeto aperis sur la palaj vangoj, la okuloj flamis de sereneco kaj entuziasmo Marta ; serenigita de la morto nobla vizaĝo [6].
angle:
serene, calm
beloruse:
1. ясны 2. ясны, сьветлы, ціхамірны
ĉeĥe:
jasný, klidný, nezkalený
france:
serein
germane:
1. wolkenlos, heiter 2. ruhig, entspannt
hungare:
1. derült 2. derűs
japane:
晴朗な [せいろうな], 晴れ晴れした [はればれした], おだやかな, うららかな, のどかな
nederlande:
1. helder (weer) 2. sereen, onbezorgd
pole:
pogodny, bezchmurny
portugale:
1. sereno, calmo 2. sereno
ruse:
1. ясный 2. ясный, светлый
slovake:
jasný, neskalený
turke:
huzurlu
ukraine:
ясний, світлий, тихий, погідний, безхмарний, безтурботний, спокійний, незворушний

sereno

1.
Senventa, hela vetero: la vento ĉesiĝis, kaj fariĝis granda sereno [7]; la boforta skalo estas skalo por taksi la fortecon (rapidecon) de vento […] indico 1 ‐ sereno ‐ 2 ĝis 5 km/h [8].
2.
Kvieto, videbla senzorgeco, paca stato: la ludo kun la filo ĉiam kvietigis lian ĉagrenon kaj plenigis per sereno lian koron [9].
angle:
serenity, calmness
beloruse:
1. яснае надвор’е 2. спакой, ціхамірнасьць, ціша
ĉeĥe:
2. čížek
france:
sérénité
germane:
1. wolkenloses Wetter, heiteres Wetter
hungare:
1. derült idő 2. derű
nederlande:
1. helder weer 2. sereniteit
pole:
pogodność
portugale:
1. quietude 2. serenidade, quietude
ruse:
1. ясная погода 2. безмятежность, спокойствие, тишина
slovake:
stehlík čížavý
turke:
huzurluluk

sereniĝi

(ntr)
1.
Iĝi serena, kvieta: tuj la vetero sereniĝis kaj ili ekveturis [10].
2.
Iĝi anime serena, trankvila: sereniĝis ŝia dolĉa vizaĝo, kaj la larmoj ĉesis flui [11].
10. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Dio de dormo
11. H. Luyken: Mirinda amo, 1913
beloruse:
1. праясьняцца, супакойвацца 2. супакойвацца, утаймоўвацца
japane:
晴れやかになる [はれやかになる], おだやかになる
pole:
przejaśniać się, wypogadzać się

malserena

1.
Venta, nuba aŭ iel agitita: pluva malserena vespero [12]; sub malserena ĉielo de frua printempo [13].
2.
Malkvieta pro anima streĉo: malserena rigardo; malserena kolermiena malliberulo [14]; malserenaj, malbonimpresaj domoj [15]; malserene flamantaj okuloj Marta .
angle:
stormy, agitated
beloruse:
1. непагодлівы, непагодны 2. змрочны, пануры, пахмурны, хмурны
ĉeĥe:
matný, mdlý, pochmurný, ponurý, temný
france:
inquiet, perturbé
germane:
aufgewühlt, unruhig, trübsinnig
hungare:
1. borús 2. nyomasztó, feszült
japane:
くもった, 陰鬱な [かげうつな]
nederlande:
somber, donker 1. betrokken, bewolkt
pole:
chmurny, niepogodny, zasępiony
portugale:
1. umbroso, agitado, borrascoso 2. inquieto, agitado
ruse:
хмурый, пасмурный, мрачный
slovake:
chmúrny, pochmúrny
turke:
huzursuz, kaygılı
ukraine:
хмурий, похмурий

malsereniĝi

(ntr)
1.
Iĝi malserena, agitita, malkvieta: la maro malsereniĝis de forta vento [16]; la ĉielo pli kaj pli malsereniĝis, ekkoleris [17].
2.
Iĝi malkvieta, perturbiĝi: ĉe tio la okuloj de Ursus malsereniĝis, kaj post momento li aldonis: – Se mi ŝin ne obeus, vi jam ne vivus, sinjoro [18];
16. La Nova Testamento, S. Johano 6:18
17. I. Bukurauli, trad. E. Oganezov: La morto de ŝafisto, en: Orienta Almanako, 1913
18. H: Sienkiewicz, trad. Lidja Zamenhof: Quo Vadis, 1933
beloruse:
1. захмурвацца, нахмарвацца, хвалявацца 2. хвалявацца, узрушвацца, турбавацца
japane:
くもる, 陰鬱になる [かげうつになる]
pole:
chmurzyć się, posępnieć

administraj notoj