*standard/o

*standardo

Flago servanta kiel solena militista, religia, nacia aŭ partia insigno: la Izraelidoj aranĝos sin […] ĉiu apud sia standardo, laŭ siaj taĉmentoj [1]; malgaja procesio de kalvaj kaj nudpiedaj monaĥoj, kiuj portis […] standardojn kun sanktulfiguroj RBa ; la rusa kamarado transdonu […] ĵuron de la ruĝfrontanoj sub la ruĝarmeana standardo Metrop ; niaj kongresoj, farataj sub la signo de la verda standardo, estas ne sole kongresoj de la lingvo Esperanto, sed ankaŭ de la interna ideo de la esperantismo [2]; sur nia standardo estis skribitaj la vortoj espero, obstino kaj pacienco [3]; la korporacia standardo flirtis antaŭ la domo, kaj submajstroj kaj metilernantoj kriis: hura! [4]; la vaporŝipo portas sur la posta flanko la germanan standardon, nigra-blanka-ruĝan, sur la antaŭa masto la standardon de Bremeno, blanka-ruĝan, sur la meza masto la standardon de la Nord-Germana Lloyd, bluan ankron kaj bluan ŝlosilon kruciĝantajn sur blanka kampo, kaj sur la krucmasto la standardon de la germana poŝto, tute similan al la standardo de la milita ŝiparo, nur havantan en la maldekstra malsupra kampo flavan kornon de poŝto FK ;
Rim.: Ne konfuzu kun normo.
1. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Nombroj 1:52
2. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Tria Kongreso Esperantista en Cambridge en la 12a de aŭgusto 1907
3. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Oka Kongreso Esperantista en Krakow en la 11a de aŭgusto 1912
4. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Io
angle:
banner, standard, flag
beloruse:
штандар, сьцяг, харугва, флаг
ĉeĥe:
korouhev, prapor, zástava
france:
étandard
germane:
Standarte, Banner
hispane:
estandarte
hungare:
zászló, lobogó
japane:
[はた], 国旗 [こっき], 軍旗 [ぐんき], 連隊旗 [れんたいき], 団旗 [だんき], 旗印 [はたじるし]
nederlande:
banier, standaard, vaan, vaandel, veldteken, vendel, wimpel, vlag
pole:
sztandar, chorągiew, bandera
ruse:
знамя, стяг, штандарт
slovake:
zástava, štandarda
ukraine:
прапор, хоругва, штандарт

administraj notoj