*flag/o PV

*flago

Peco de kolorita tolo, adaptita al stango, kiu servas kiel ornamo en festoj aŭ por fari signalojn: ŝipeto ornamita per flagoj [1]; la flagoj de ĉiuj nacioj bloviĝas en la aero [2]; en la nokto mi leviĝis kaj rigardis, ĉu la ventoflago (vd ventokoko, ventmaniko) sin turnas [3]; sur ĝi flirtas la flagoj Dana kaj Sveda [4]; ĉiujn velojn oni suprentiris, oni pendigis supre la flagon de alarmo [5]; la meza ŝipo portas […] admiralan flagon sur la masto FK ; sur la kirasŝipoj flirtis trikoloraj monarkiaj flagoj Metrop ; mi ordigis la boaton, levis pacflagon, kaj surteriĝis Rob ; sur lia stango, kiel ĉiam, senzorge flirtas la trikolora flago Metrop ; oni devis decidi, kiun flagon hisi sur la unua rusa ŝipo Kon11 ; trans ĉiuj stratoj de l' urbeto marborda balanciĝis verdaj flagoj kun la stelo de l' espero VivZam . SUB:standardo.
angle:
flag
beloruse:
сьцяг
ĉeĥe:
vlajka
ĉine:
營纛 [yíngdū], 旗帜 [qízhì]
france:
drapeau, pavillon (drapeau)
germane:
Flagge trikolora ~o: Trikolore.
hebree:
דגל
hispane:
bandera
hungare:
zászló
japane:
[はた]
nederlande:
vlag
pole:
flaga
portugale:
bandeira, pendão, pavilhão, galhardete
ruse:
флаг
slovake:
vlajka
tibete:
དར་ལྕོག་
ukraine:
прапор

flagi, flagumi

(x)
Elmeti flagojn, ornami per flagoj: diverskolore flagitaj ŝipoj [6]; Hanojo estis flagita per portretoj de Ho Ĉi Min [7]; ili foriris per la ŝipo Vega kaj atingis la nordan kontinenton, la terpinton Kap Tjeluskin, kiun oni salutis kaj flagumis [8].
6. H. Heine, trad. L. L. Zamenhof: La Rabeno de Baĥaraĥ, 1929
7. Maryvonne kaj Bruno Robineau: Laŭ ritmo de la rizejoj, Monato, 2000/02, p. 18
8. -: Konataj personoj de Svedio, Ora Ĵurnalo, 2018-03 (5)
beloruse:
аздабляць сьцягамі
ĉeĥe:
ozdobit vlajkami, vyvěsit vlajky
france:
pavoiser (orner de drapeaux)
germane:
flaggen
hungare:
fellobogóz
japane:
旗で飾る [きでかざる]
nederlande:
met vlaggen versieren
pole:
oflagowywać, wciągać flagę
ruse:
расцвечивать флагами, украшать флагами
slovake:
ozdobiť vlajkami
ukraine:
уквітчувати/прикрашати прапорами

administraj notoj