tradukoj: be bg de en fr hu it la nl pl pt ru sv

9ŝenopraz/o Z PV

9ŝenoprazo  

BOT
Specio de ajlo (Allium schoenoprasum), uzata kiel spicherbo; kun mallarĝe bulbforma radiko, el kiu kreskas unu aŭ du, 5 ĝis 50 cm altaj, ronde tubetoformaj folioj kun diametro inter 2 kaj 6 mm, kun globformaj floraroj el 30 ĝis 50 trinombraj, duseksaj, kloŝformaj, hele violkoloraj floroj, kies ses folietoj havas kontrastan malhelan mezan strion: prepari [...] ovaĵon kun ŝenoprazo [1]; ŝenoprazo fajnigas ĉefe ovaĵojn, salatojn, kazeon kaj buterpanon, por bona gusto necesas rikolti la planton antaŭ la apero de floroj [2].


floranta ŝenoprazo (Allium schoenoprasum)
CC-BY-SA-3.0  [3]

tradukoj

anglaj

~o: chives.

belorusaj

~o: цыбуля скарада, цыбуля рэзанец.

bulgaraj

~o: див лук.

francaj

~o: ciboulette.

germanaj

~o: Schnittlauch.

hungaraj

~o: metélőhagyma, snidling.

italaj

~o: erba cipollina.

latina/sciencaj

~o : Allium schoenoprasum.

nederlandaj

~o: bieslook.

polaj

~o: szczypiorek.

portugalaj

~o: cebolinha.

rusaj

~o: шнитт-лук, лук-резанец, лук-скорода.

svedaj

~o: gräslök.

fontoj

1. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Kion la patro faras, estas ĉiam ĝusta
2. Vikipedio, Ŝenoprazo
3. Jerzy Opioła, propra verko: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Allium_schoenoprasum_a1.jpg

~o: Mankas verkindiko en fonto.


ℛevo | datumprotekto | sxenop.xml | redakti... | traduki... | artikolversio: 1.22 2018/10/07 19:10:21