*ŝmir/i

*ŝmiri

(tr)
1.
Froti sur ion maldikan tavolon da grasa aŭ algluiĝanta substanco: mi forlavis de vi vian sangon, kaj mi ŝmiris vin per oleo [1]; mi detruos la muron, kiun vi ŝmiris per maltaŭga mortero [2]; [li] prenis panon el la ŝranko […] kaj surŝmiris la marmeladon [3]; mi ŝmiros per veneno mian glavon [4]; [ili] ŝmiris siajn vizaĝojn per koto, kaj ŝutis cindron sur la harojn [5]; la planko estis ŝmirviŝata [6]; dolĉe ŝmiri al iu la lipojn (f: multe promesi al iu. mielo, ora) PrV .
Rim.: Foje renkontiĝas interŝanĝo de objekto kaj komplemento: li ŝmiras buteron sur pantranĉon [7].
2.
Lubriki: kiu bone ŝmiras (la radojn. Vortludo, Vd ŝmiri 3) bone veturas PrV .
3.
Skribaĉi, paperŝmiri: ĉu ne estus bone, […] se vi sidiĝus kaj kunŝmirus ian poŝlibron, aŭ almanakon […], kiel estas nun modo [8]?
4.
EKON(figure) Subaĉeti: ŝmirante la manojn de politikistoj [9]; kiu produktanto […] ŝmiris per kiom da mono kiujn burokratojn en Bruselo por ellabori tiajn preskribojn [10].
angle:
smear
beloruse:
1. мазаць, абмазваць, намазаць 2. памазаць, змазаць 3. крэмзаць 4. падмазаць, падкупіць
france:
1. graisser, étaler (une substance grasse) 4. acheter (soudoyer), corrompre (par de l'argent), payer (soudoyer), graisser la patte (à), soudoyer, suborner (par de l'argent)
germane:
1. einschmieren, einölen, einkremen, salben 2. schmieren, einfetten, ölen, einschmieren, einölen, einkremen, salben 3. schmieren, herumschmieren, schmotzen [südd] 4. schmieren, bestechen, herumschmieren, schmotzen [südd]
hispane:
untar
hungare:
1. beken, bedörzsöl (kenőccsel) 2. ken 4. megken (pénzzel)
itale:
1. ungere, ingrassare (ungere) 2. lubrificare 4. ungere (corrompere), corrompere
japane:
塗る [ぬる], 塗布する [とふする], グリースを塗る [グリースをぬる], 油を差す [あぶらをさす], 買収する [ばいしゅうする]
katalune:
untar
nederlande:
smeren 4. omkopen
pole:
1. smarować, posmarować 4. smarować, posmarować
portugale:
1. friccionar, ungir, besuntar, lambuzar 4. subornar, molhar a mão
ruse:
1. намазать 2. смазать 4. подмазать (перен.)
ukraine:
мазати, намазувати, мастити, покривати (маззю, жиром і т.п.)

ŝmiro

Ago ŝmiri: ŝi antaŭfaris la ŝmiron de mia korpo por la entombigo [11]; la falsa ŝmiro kovros la makulon Hamlet .
11. La Nova Testamento, Marko 14:8
beloruse:
змазваньне
germane:
Schmierung
pole:
przekupstwo, namaszczenie, łapownictwo
ukraine:
єлеопомазання

ŝmiraĵo

Io, per kio oni ŝmiras: kelkaj pretigadis la ŝmiraĵojn el aromaĵoj [12]; Maria prenis funton da pura narda ŝmiraĵo tre multekosta, ŝmiris la piedojn de Jesuo [13]; ŝi frotis Elizon per suko de juglando, tiel ke ŝi fariĝis tute mallume bruna, ŝmiris ŝian belan vizaĝon per malbonodora ŝmiraĵo kaj malordigis ŝiajn belajn harojn [14]; kontraŭ la kungluiĝado de la palpebroj […] froti sur la fermitaj palpebroj ŝmiraĵon kun blanka hidrarga precipitato FK ; sunprotekta ŝmiraĵo [15].
beloruse:
мазь, змазка, масьціка, масьць
germane:
Salbe, Schmiere
japane:
塗り薬 [ぬりぐすり], 塗り油 [ぬりあぶら], クリーム [くりーむ]
pole:
łapówka, maź
tibete:
བྱུག་
ukraine:
мазь, змазка, мастило, мастика

ĉirkaŭŝmiri

(tr)
Ŝmiri ĉe la ĉirkaŭo: ŝi prenis por li keston el kanoj kaj ĉirkaŭŝmiris ĝin per asfalto kaj peĉo [16]; starigu al vi grandajn ŝtonojn kaj ĉirkaŭŝmiru ilin per kalko [17].
beloruse:
абмазваць
germane:
einschmieren
pole:
zasmarować

paperŝmiri

(figure) Skribi multajn sed senvalorajn aferojn: troviĝos plumknaristo, paperŝmiristo, kiu eĉ en komedion vin enmetos [18].
beloruse:
пэцкаць паперу
bretone:
paperajiñ
france:
faire de la paperasse, gratter le papier
germane:
aufs Papier schmieren, hinschmieren
hungare:
firkál, csak pazarolja a papírt
itale:
scarabocchiare (fig.), scribacchiare (senza valore)
japane:
書き並べる [かきならべる]
nederlande:
bekladden
pole:
smarować (pisać głupoty), obsmarować kogoś (pisać o kimś źle)
ruse:
марать бумагу
ukraine:
псувати/переводити папір, пописувати

ŝmirmono

Mono por subaĉeti: kie mankas spaco en tombejoj, nepras pagi ŝmirmonon al la aŭtoritatoj por ricevi enterigejon [19]; suferas kamparanoj pro atakoj faritaj de bovŝtelistoj, dum ĝendarmoj kaj policistoj postulas ŝmirmonon de homoj kontrolataj [20].
19. Monato, Princo Henriko Oguinye/pg: Forpasi, elspezi, 2006
20. Monato, Fidilalao Henriel: Restas nur espero, 2012
beloruse:
хабар, подкуп, падмазка
germane:
Schmiergeld
japane:
賄賂 [わいろ]
pole:
łapówka
ukraine:
хабар

administraj notoj

paper~i: Mankas dua fontindiko.