tradukoj: be ca de en es fr he hu id it nl pt ru

8ŝofor/o PV

ŝoforo  

TRA Profesia kondukisto de aŭto aŭ de alia veturilo: ili havas propran ŝoforon, dum veturpaŭzoj manĝas en verdaj herbejoj [1]; demandite pri la kialo, la busŝoforo respondis naive, ke oni faras tion intence ĉar rusoj militservas ĉi tie [2]. VD:aŭtisto, motoristo, pilotoSUP:veturigisto

ŝofori

(tr)
TRA Profesie kondukadi veturilon: oni devas atenti la vojon, kiam oni ŝoforas, ĉu ne [3]?

ŝoforejo  

AUT Parto de veturilo, en kiu restas ŝoforo dum kondukado: „vi iru dormi en la kamiono“ li diris, „mi dormos en la ŝoforejo“ [4]

tradukoj

anglaj

~o: driver, chauffeur; ~i: chauffeur.

belorusaj

~o: шафёр, кіроўца, вадзіцель; ~i: вадзіць, кіраваць.

francaj

~o: chauffeur (professionnel); ~i: piloter (voiture, bus); ~ejo: cabine de pilotage.

germanaj

~o: Fahrer; ~ejo: Fahrerkabine.

hebreaj

~o: נהג (במקצועו).

hispanaj

~o: chófer.

hungaraj

~o: gépjárművezető, sofőr; ~i: vezet (gépjárművet).

indoneziaj

~o: sopir; ~i: [kemudi] mengemudikan, [kendara] mengendarai; ~ejo: kokpit.

italaj

~o: autista (professionale), chauffeur, conducente (autista professionista); ~i: guidare (come chauffeur o conducente), condurre (taxi, noleggi, bus); ~ejo: cabina di guida.

katalunaj

~o: xofer.

nederlandaj

~o: chauffeur.

portugalaj

~o: motorista, chofer.

rusaj

~o: шофёр.

fontoj

1. W. Rohloff: Mondoj, Monato, jaro 2002a, numero 2a, p. 31a
2. B. Selimi: Vojaĝimpresoj, somero 2000, Monato, jaro 2001a, numero 1a, p. 26a
3. Claude Piron: Gerda malaperis, ĉapitro 13a
4. B. Felby: Travivaĵoj de konata Kopenhagano, Esperanto sub la Suda Kruco, 1998-07 ĝis 08, vol. 6a, num. 4a (34)


ℛevo | datumprotekto | sxofor.xml | redakti... | traduki... | artikolversio: 1.26 2016/05/12 04:10:20