3ŝose/o

ŝoseo

1.
TRA Vojo, precipe eksterurba kun malmola surfaco, speciale konstruita por veturiloj: la vojo de tiu domo al la publika ŝoseo estas tre malbonstata [1]; de tie iris du ŝoseoj al la havenoj de Ruĝa maro: Koseir kaj Berenice, kaj vojo al la porfiraj montoj […] [2]; se vi rigardos mapon de Irlando, vi trovos ĝin (la vilaĝon Geashill) sur la ŝoseo R420 inter la iamaj hugenotaj urboj Portarlington kaj Tullamore [3]; en estonteco (...) vojoj, klare, | ĉe ni ŝanĝiĝos senkompare: | ŝoseoj ĉie tra Rusland' | plektiĝos en abunda kvant' [4]; (figure) TEL por tiuj aliaj, kiuj ankoraŭ malmulton scias pri la interreta informa ŝoseo, Monato planas publikigi kurson en la venonta jarkolekto. [5] VD:aleo2, avenuo, strato
2.
(malofte) =veturejo
1. Donald Broadribb: Inter la dek plej bonaj romanoj, Monato, 2000/11, p. 26
2. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, ĉap. 9a.
3. Albisturo KVINKE: TenebroMonato
4. A. Puŝkin, tr. V. Melnikov: Eŭgeno Onegin, Kaliningrado: Sezonoj, 2005. 7:33, p. 153
5. Monato, 1997/12
afrikanse:
pad
albane:
rrugë
amhare:
መንገድ
angle:
1. highway informa ~o: information superhighway.
arabe:
طريق
armene:
ճանապարհային
azerbajĝane:
yol
beloruse:
1. шаша, гасьцінец, бальшак informa ~o: канал, магістраль (абмену інфармацыяй).
bengale:
রাস্তা
birme:
လမ်း
bosne:
putu
bulgare:
1. автомагистрала
dane:
vej
estone:
tee
eŭske:
errepide
filipine:
kalsada
france:
1. chaussée, route informa ~o: autoroute de l'information.
galege:
estrada
germane:
1. Landstraße informa ~o: Datenautobahn.
guĝarate:
માર્ગ
haitie:
wout
hinde:
सड़क
hispane:
autovía, carretera
hungare:
1. műút, közút, országút informa ~o: információs szupersztráda.
igbe:
okporo ụzọ
indonezie:
jalan raya
irlande:
bóthar
islande:
vegum
itale:
1. autostrada, superstrada, statale (strada), carreggiata informa ~o: autostrada informatica.
japane:
道路 [どうろ]
jave:
dalan
jide:
וועג
jorube:
opopona
kanare:
ರಸ್ತೆ
kartvele:
გზის
katalune:
1. carretera, via publika ~o: via pública. informa ~o: canal de transmissió, d'informació. 2. calçada
kazaĥe:
жол
kimre:
ffordd
kirgize:
жол
kmere:
ផ្លូវ
koree:
도로
korsike:
stradale
kose:
indlela
kroate:
cesta
kurde:
latine:
via
latve:
ceļš
laŭe:
ຖະຫນົນຫົນທາງ
litove:
kelių
makedone:
патот
malagase:
lalana
malaje:
jalan raya
malajalame:
റോഡ്
malte:
triq
maorie:
te ara
marate:
रस्ता
monge:
txoj kev
mongole:
авто зам
nederlande:
1. snelweg, autoweg informa ~o: informatiesnelweg. 2. straatweg, steenweg
nepale:
सडक
njanĝe:
msewu
okcidentfrise:
wei
panĝabe:
ਸੜਕ
paŝtue:
د سړک
pole:
szosa 1. szosa, gościniec informa ~o: infostrada.
portugale:
1. rodovia
ruande:
umuhanda
ruse:
1. шоссе, магистраль, автострада
samoe:
ala
sinde:
رستي ۾
sinhale:
මාර්ග
skotgaele:
rathad
slovene:
cesta
somale:
wadada
ŝone:
mugwagwa
sote:
tsela
sunde:
jalan
svahile:
barabara
taĝike:
роҳ
taje:
ถนน
tamile:
சாலை
tatare:
юл
telugue:
రోడ్డు
tibete:
ལམ་ཁག་
ukraine:
дорога
urdue:
سڑک
uzbeke:
yo’l
vjetname:
đường
zulue:
umgwaqo

aŭtoŝoseo

TRA
Vojo plurkoridora, konstruita por rapida veturado de aŭtoj ekskluzive: sudan Germanion kaj nordan Italion interligas la aŭtoŝoseo „Brenner“, kiu kondukas tra la aŭstria federacia regiono Tirolo [6]; en multaj aliaj urbegoj la konstante kreskanta trafiko estigis gravajn transportproblemojn, kiujn la konstruo de larĝaj aŭtoŝoseoj kaj novaj pontoj ne sukcesis solvi [7]; por ĝeni la kunvenon, homamasoj blokis aŭtoŝoseojn kaj ĉiujn pontojn super Rodano [8].
6. Walter Klag: Protestas naj-baroj, Monato, 2000/11, p. 13
7. Monato, Garbhan MacAoidh: Kara antikva malpura Dublino, 2006
8. Monato, Claude Piron: Francio invitas, Svislando suferas, 2003
beloruse:
шасэ, аўтастрада, аўтабан
germane:
Autobahn
pole:
autostrada
ukraine:
автомобільне шосе

administraj notoj