tradukoj: be ca cs de en es fr hu nl pl pt ru sk

2tandem/o PV

tandemo  

1.
Transportilo kun du tirbestoj aŭ pasageroj situantaj unu post alia:
a)  
Biciklo por du personoj, sidantaj unu malantaŭ la alia.
b)
Malpeza kaleŝo kun du ĉevaloj, jungitaj unu malantaŭ la alia.


tandema biciklo
CC-BY-SA-3.0  [1]


tandema kaleŝo
CC-BY-SA-3.0  [2]
2.
Tia aranĝo de maŝino, ke du samspecaj partoj kunlaboras: tandema helikoptero (kun du samgrandaj helicoj); tandem aviadilo (kun du samgranda flugilparoj); sistemoj de tandemo uzas kelkajn sendependajn identajn procesorojn kaj redundajn memorunuojn [3]; tandema hidraŭcilindro [4]. VD:redunda

tandema helikoptero
PD  [5]
3.  
(figure) Kunlaboranta paro: ankoraŭfoje la Monarkio kaj la Eklezio iras mane en mane […], denove tiu-ĉi tandemo vidas horore ke „ilia Hispanio“, ilia privata ĉasejo, marŝas tra padoj de libereco [6]; [kiel] la plej intima kunlaboranto de Johano Paŭlo la 2a, […] Ratzinger estis la teologo en tiu tandemo de la vatikana pinto [7]; la laboro en kundivido kondukas al tre homtaŭgaj laborhoraroj kaj donas la eblecon senprobleme foje ne ĉeesti, ĉar la partnero en la tandemo precize scias kio estas farenda [8]; lingvolerna interŝanĝo aŭ tandema lingvolernado estas metodo de lingvolernado bazita sur reciproka lingva interŝanĝo [9]; drogkomercistoj kaj koruptaj policanoj laboras en tandemo por ĉantaĝi grandegaj kvantoj de mono de naiva turistoj [10]. VD:duopo

tradukoj

anglaj

~o a: tandem bicycle; ~o b: tandem.

belorusaj

~o a: тандэм.

ĉeĥaj

~o: tandem.

francaj

~o a: tandem.

germanaj

~o: Tandem.

hispanaj

~o a: tándem (bicicleta).

hungaraj

~o a: tandemkerékpár; ~o b: tandem.

katalunaj

~o: tàndem.

nederlandaj

~o a: tandem.

polaj

~o a: tandem; ~o 2.: tandem; ~o 3.: tandem; ~o: tandem; ~o: tandem.

portugalaj

~o: tandem.

rusaj

~o: тандем.

slovakaj

~o: ľahký voz s dvoma koňmi za sebou.

fontoj

1. https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Tandem_recumbent_bicycle.jpg
2. Beideler René: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Attelage_Tandem.JPG
3. Tandemaj Komputiloj - Wikipedia's Tandem Computers as ...
4. Vikipedio, , Tandema hidraŭcilindro, 2008-11-30
5. U.S. Department of Agriculture: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Helicopter_-_Flickr_-_USDAgov.jpg
6. trad. Marteno: Denove la religio, Sennaciulo, 2003-11
7. S. Maul: Surprizo vatikana, Monato, 2005
8. Esperanta Retradio 2014, Kundividi laborpostenon
9. Vikipedio, Lingvolerna interŝanĝo
10. Turistoj Gvidi Por Aĉetante Weed En Tajlando

~o: Mankas verkindiko en fonto.


ℛevo | datumprotekto | tandem.xml | redakti... | traduki... | artikolversio: 1.23 2019/10/27 11:10:14