*tiam

*tiam

(adverbo)
1.
En tiu tempo, en tiu momento: tiam mi estis ankoraŭ malgranda knabo [1]; tiam mia sinjorino ĉirkaŭprenis min kaj kisis min [2]; tiam mi loĝis en Vieno; morgaŭ mi finos mian laboron kaj tiam mi estos libera; de tiam li estas malsana; ĉio, kion mi depost tiam travivis [3].
2.
Ĉe tiu okazo, ĉe tiuj kondiĉoj: rompu la murojn inter la popoloj […], nur tiam povos malaperi tiaj bestaĵoj [4]; la artikolo „la“ estas uzata tiam, kiam ni parolas pri personoj aŭ objektoj konataj [5]; ni ne uzas la akuzativon tiam, kiam la klareco de la senco tion ĉi malpermesas [6]; se ni konscios bone la esencon kaj celon de niaj kongresoj, tiam ni venados al ili kun ĉiam freŝa […] entuziasmo [7]; se […] la senco ne montras al ni, kian prepozicion uzi, tiam ni povas uzi la komunan prepozicion je [8]; se ni memoros pri la postuloj de la verda standardo, tiam ni ne timos plu paroli kaj agi, tiam ni irados al nia celo konscie kaj kuraĝe [9]. VD:do, poste
1. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Galoŝoj de feliĉo
2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Ŝi estis tute sentaŭga
3. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Malnova domo
4. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Dua Kongreso Esperantista en Genève en la 28a de aŭgusto 1906
5. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 27
6. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 29
7. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Tria Kongreso Esperantista en Cambridge en la 12a de aŭgusto 1907
8. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 29
9. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Tria Kongreso Esperantista en Cambridge en la 12a de aŭgusto 1907
afrikanse:
dan
albane:
pastaj
amhare:
ከዚያ
angle:
then
arabe:
ثم
armene:
ապա
azerbajĝane:
sonra
beloruse:
тады, у той час
bengale:
তারপর
birme:
ထိုအခါ
bosne:
onda
ĉeĥe:
v tom případě
dane:
derefter
estone:
siis
eŭske:
orduz
filipine:
pagkatapos
france:
alors, en ce temps-là, en ce cas
galege:
logo
germane:
1. dann
guĝarate:
પછી
haitie:
lè sa a,
haŭse:
to
hinde:
तो
hispane:
entonces, en ese momento
hungare:
akkor de ~: akkortól kezdve.
igbe:
mgbe ahụ
indonezie:
saat itu, waktu itu
irlande:
ansin
islande:
þá
japane:
その時
jave:
banjur
jide:
דעמאָלט
jorube:
ki o si
kanare:
ನಂತರ
kartvele:
შემდეგ
katalune:
llavors
kazaĥe:
содан кейін
kimre:
yna,
kirgize:
ошондо
kmere:
បន្ទាប់មក
koree:
다음
korsike:
allura
kose:
ngelo xesha
kroate:
zatim
kurde:
paşan
latine:
tunc
latve:
pēc tam
laŭe:
ຫຼັງຈາກນັ້ນ
litove:
tada
makedone:
тогаш
malagase:
avy eo
malaje:
kemudian
malajalame:
അപ്പോള്
malte:
imbagħad
maorie:
ka
marate:
नंतर
monge:
ces
mongole:
дараа нь
nederlande:
1. toen, op dat moment 2. dan
nepale:
त्यसपछि
njanĝe:
ndiyeno
okcidentfrise:
dan
okcitane:
alara
panĝabe:
ਫਿਰ
paŝtue:
نو
pole:
wtedy 1. wtedy, wówczas 2. wtedy, wówczas, w tym czasie
portugale:
1. então
ruande:
hanyuma
rumane:
atunci (in acel timp)
ruse:
тогда
samoe:
lea
sinde:
پوء
sinhale:
එවකට
skotgaele:
an uair sin
slovake:
v tom prípade
slovene:
potem
somale:
markaas
ŝone:
ipapo
sote:
ka nako eo
sunde:
terus
svahile:
kisha
svede:
taĝike:
баъд
taje:
เวลานั้น, ตอนนั้น
tamile:
பின்னர்
tatare:
аннары
telugue:
అప్పుడు
tibete:
དེ་དུས་
ukraine:
потім
urdue:
پھر
uzbeke:
so’ng
vjetname:
sau đó
volapuke:
tän
zulue:
ke

tiama

Ekzistanta en tiu tempo: la tiama mondo, diluvite, pereis [10]; ili ekbruligis fajron kaj akceptis nin ĉiujn pro la tiama pluvo kaj pro la malvarmeco [11]; la tiama posedanto de la kastelo [12]; enciklopedio de la tiama geografio, astronomio kaj teologio [13]; mi vin petas ligi la hodiaŭan vesperon kun la tiama kaj rememori BdV .
beloruse:
тагачасны
ĉeĥe:
tehdejší
france:
d'alors, de l'époque, de ce temps-là
germane:
damaliger
hungare:
akkori
japane:
その時の [そのときの], 当時の [とうじの]
nederlande:
toenmalig
pole:
ówczesny
portugale:
contemporâneo
ruse:
тогдашний
slovake:
vtedajší
svede:
dåvarande
ukraine:
тодішній

ĝistiama

Ekzistinta pli frue kaj ĝis la menciita tempo: al la esperantismo konvertis vin nur tiu artikolo, dum ĉiuj aliaj ĝistiamaj propagandaj artikoloj vin ne povis konvinki [14]; tiu ĉi simbola skribado, tute malegala je la ĝistiamaj sistemoj, estas tre maloportuna kaj malfacile uzebla FK ; proletoj ja ne estis nur la laboristoj sed ĉiuj sen posedo kaj tio estis ĉefe la ĝistiamaj servutuloj de Rusio [15].
14. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, 2. La verkaro de Zamenhof
15. Z. Tiŝljar: Duobla Spiralo, 1991
beloruse:
які існаваў да пазначанага часу
france:
connu jusqu'alors
germane:
früherer
pole:
dotychczasowy

*tiamulo [16]

Homo vivinta en menciita tempo: en la foto mankas alia tiamulo, ankaŭ menciinda por la historiistoj, s-ro Canevari [17]; mi kurus al li, se mi estus tiamulo kaj aŭdus lian kanton, tiel sinceran [18]. VD:samtempulo
16. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 30
17. M. La Torre: amarcord, Esperantisti Italiani, 2007-04-22
18. p9705
beloruse:
прадстаўнік (часу, эпохі)
ĉeĥe:
pamětník
france:
contemporain (subst.)
germane:
Zeitgenosse (früherer)
japane:
当時の人 [とうじのじん]
pole:
współczesny
portugale:
contemporâneo
slovake:
pamätník
ukraine:
людина тих часів

iam kaj tiam, tiam kaj tiam

De tempo al tempo, fojfoje: kiel mi povis kompreni el la vortoj iam kaj tiam ĵetitaj al mi, ke ŝi baldaŭ transloĝiĝos [19]? malgranda papilio […] tiam kaj tiam vizitas min [20].
19. E. Tóth: Aŭtune, 1974
20. P. T. Justesen: Papilio, Malgranda Revuo, 1943
beloruse:
часам, калі-некалі
france:
de temps en temps
germane:
dann und wann, ab und zu
pole:
od czasu do czasu, niekiedy
portugale:
de quando em quando, de vez em quando

administraj notoj