2tors/o

torso

1.
ANA Supera parto de la homa korpo sen la kapo kaj sen la brakoj, konsiderata aparte de la cetera korpo; trunko 3: la kapo de Dagon kaj liaj ambaŭ manoj dehakitaj kuŝas sur la sojlo, nur la torso restis [1]; faru paŝojn iom pli longajn ol kutime kaj la irado iom pli rapida, ĉiu muskolo moviĝas, la torso ritme turniĝas dekstren kaj maldekstren [2].
2.
BELA Skulptaĵo prezentanta nur tiun parton: Apolonio de Ateno […] estas fama ĉefe pro lia mirinda torso de Heraklo, kiu nuntempe troviĝas en la Belvedere, unu de la muzeoj de Vatikano [3]. SIN:busto.
angle:
1. torso, trunk 2. torso
beloruse:
торс
ĉeĥe:
torzo, trup sochy
france:
torse
germane:
Torso 1. Rumpf
hungare:
1. törzs, felső test 2. torzó
itale:
torso, busto
japane:
上半身 [じょうはんしん], 胴 [どう], トルソ
katalune:
tors
nederlande:
romp
pole:
popiersie 1. tors
portugale:
torso, tronco 1. torso, tronco
ruse:
торс
slovake:
poprsie s ramenami
ukraine:
торс, тулуб

administraj notoj