tradukoj: be ca cs de el en fr hu nl pl pt ru sk sv

2vegetar/a

vegetara  

Konforma al la doktrino de senvianda nutrado: jen ĉiu kvara brito dum la lastaj jaroj limigis la konsumadon de viando kaj 7 % de la plenkreskuloj el ili manĝas nur vegetarajn manĝaĵojn[1].

vegetarano  

Homo, kiu sin nutras abstine je viando: vegetaranoj, aparte la pli rigoraj, ofte uzas sojofabojn kaj diversajn produktaĵojn el tiuj faboj (ekz. tofuo, tempeo, mizo)[2].

vegetaranismo  

=vegetarismo Zantipe supozas, ke oni procesos kontraŭ li pro lia (imagata) vegetaranismo[3].

vegetarismo  

Senvianda dieto: multaj esperantistoj praktikas vegetarismon[4]. SIN:vegetaranismo

tradukoj

anglaj

~a: vegetarian; ~ano: vegetarian; ~ismo: vegetarianism.

belorusaj

~a: вэгетарыянскі; ~ano: вэгетарыянец; ~anismo: вэгетарыянства; ~ismo: вэгетарыянства.

ĉeĥaj

~a: vegetariánský, vegetářský; ~ano: vegetarián, vegetář; ~anismo: vegetariánství; ~ismo: vegetarianizmus, vegetarismus, vegetariánství, vegetářství.

francaj

~a: végétarien (adj.); ~ano: végétarien (subst.); ~anismo: végétarisme; ~ismo: végétarisme.

germanaj

~a: vegetarisch; ~ano: Vegetarier; ~anismo: Vegetariertum; ~ismo: Vegetarismus.

grekaj

~a: χορτοφάγος; ~ano: χορτοφάγος.

hungaraj

~a: vegetárius, vegetariánus, növényevő; ~ano: vegetárius, vegetariánus, növényevő; ~anismo: vegetarianizmus, növényevés; ~ismo: vegetarianizmus, növényevés.

katalunaj

~a: vegetarià (adj.); ~ano: vegetarià (subst.); ~anismo: vegetarianisme; ~ismo: vegetarianisme.

nederlandaj

~a: vegetarisch; ~ano: vegetariër; ~anismo: vegetarisme; ~ismo: vegetarisme.

polaj

~a: wegetariański; ~ano: wegetarianin; ~ismo: wegetarianizm.

portugalaj

~a: vegetariano; ~ano: vegetariano; ~anismo: vegetarianismo; ~ismo: vegetarianismo.

rusaj

~a: вегетарианский; ~ano: вегетарианец; ~anismo: вегетарианство; ~ismo: вегетарианство.

slovakaj

~a: vegetariánsky; ~ano: vegetarián; ~anismo: vegetariánstvo; ~ismo: vegetariánstvo.

svedaj

~a: vegetarisk.

fontoj

1. Nikolaj Stepanov: Debato – vegetarismo-ĉu granda mispaŝo aŭ saĝa konduto?, Monato, jaro 1995a, numero 7a, p. 18a
2. Krys Ungar: Vivu vigle kaj vegetare!, Monato, jaro 1995a, numero 7a, p. 18a
3. Donald Broadribb: Utilaj por distraj klubkunvenoj, Monato, jaro 2002a, numero 5a, p. 30a
4. Nikolaj Stepanov: Debato – vegetarismo-ĉu granda mispaŝo aŭ saĝa konduto?, Monato, jaro 1995a, numero 7a, p. 18a

~a: Mankas dua fontindiko.
~ano: Mankas dua fontindiko.
~anismo: Mankas dua fontindiko.
~ismo: Mankas dua fontindiko.


ℛevo | datumprotekto | vegeta2.xml | redakti... | traduki... | artikolversio: 1.20 2015/07/04 08:37:45