*vesper/o PV

*vespero

1.
KAL La fina parto de la tago antaŭ la komenco de la nokto: ĉirkaŭ la vespero fariĝis terure malbona vetero [1]; kiam venis la vespero, alflugis koturnoj kaj kovris la tendaron [2]; Bonan vesperon [3]! eliris ĝibhava samideanino kaj bonvesperis [4]; la popolo staris antaŭ Moseo de la mateno ĝis la vespero [5]; kiam la vespero alproksimiĝis […] la suno komencis subiĝi [6]; estis tre malluma vespero, kaj li ne povis eĉ aĉeti al si kandelon [7]; li petis min komplete silenti pri la interŝanĝo de niaj deĵorvesperoj [8]; en la malantaŭo de la ĉaro staris abio, […] oni uzis ĝin je la antaŭkristnaska vespero [9]; antaŭ vespero ne estu fiera PrV ; (figure) atingi la vesperon (proksimiĝantan finon) de sia vivo PrV ; laŭdu tagon nur vespere (tro frue) PrV . ANT:matenoVD:posttagmezo, nokto
Rim.: Atentu, ke laŭ kulturo kaj geografia situo, vespero povas havi diversajn limojn. Iam ĝi estas la tempo inter la kutima laborfino kaj la ekdormo, aŭ la tempo inter posttagmezo kaj krepusko, laŭ alia vidpunkto la vespero komenciĝas nur kun la krepusko kaj etendiĝas ĝis noktomezo. [Wolfram Diestel]
2.
Publika aranĝo okazigita en vespero1: diskoteka vespero [10]; kultura vespero! prelego pri pentrarto [11]! Lejla partoprenis la mardan gitar- kaj babilvesperon [12]; okazigi dum la Universalaj Kongresoj literaturajn vesperojn, kie la aŭtoroj mem prezentis proprajn verkojn [13]; okaze de sia kongreso en Hamburgo ĝi aranĝis oficialan Esperanto-Vesperon [14]; interkona vespero, […] ebligas al la kongresanoj neformale renkontiĝi [15]; Internacia Distra Vespero [16]; la 18-an de novembro okazis publika debatvespero en granda salono [17]; vidvino Layau provizis ĉambron, manĝon kaj veston al certaj neligitaj junaj virinoj kaj aranĝis diskretajn amuzvesperojn [18].
afrikanse:
aand
albane:
mbrëmje
amhare:
ምሽት
angle:
evening
arabe:
مساء
armene:
երեկո
azerbajĝane:
axşam
beloruse:
вечар
bengale:
সন্ধ্যায়
birme:
ညနေ
bosne:
večer
bulgare:
вечер
ĉeĥe:
večer
ĉine:
晚上 [wǎnshang], 夕 [xī]
dane:
aften
estone:
õhtu
eŭske:
arratsaldean
filipine:
gabi
france:
soir, soirée
galege:
noite
germane:
1. Abend Bonan ~on: Guten Abend!. bon~i: Guten Abend wünschen. 2. Abendveranstaltung, Abendvorstellung interkona ~o: Kennenlernabend. debat~o: Diskussionsabend.
guĝarate:
સાંજે
haitie:
aswè
haŭse:
maraice
hinde:
शाम
hispane:
tarde (parte del día)
hungare:
1. est antaŭ ~o ne estu fiera: nyugtával dicsérd a napot. laŭdu tagon nur ~e: nyugtával dicsérd a napot. 2. estély
igbe:
mgbede
indonezie:
malam, sore Bonan ~on: selamat malam!. interkona ~o: makrab, malam keakraban.
irlande:
tráthnóna
islande:
kvöld
japane:
夕べ [ゆうべ]
jave:
sore
jide:
אָוונט
jorube:
irọlẹ
kanare:
ಸಂಜೆ
kartvele:
საღამოს
katalune:
vespre
kazaĥe:
кеш
kimre:
gyda’r nos
kirgize:
кечинде
kmere:
ល្ងាច
koree:
저녁
korsike:
sera
kose:
ngokuhlwa
kroate:
večer
kurde:
êvar
latine:
ad vesperum
latinece:
vespera, vesper
latve:
vakars
laŭe:
ຕອນແລງ
litove:
vakaras
makedone:
вечерта
malagase:
hariva
malaje:
petang
malajalame:
വൈകുന്നേരം
malte:
filgħaxija
maorie:
ahiahi
marate:
संध्याकाळ
monge:
thaum yav tsaus ntuj
mongole:
орой
nederlande:
avond
nepale:
साँझ
njanĝe:
madzulo
okcidentfrise:
jûn
panĝabe:
ਸ਼ਾਮ ਨੂੰ
paŝtue:
ماښام
pole:
wieczór
portugale:
tarde, tardezinha
ruande:
nimugoroba
rumane:
seară
ruse:
вечер
samoe:
afiafi
sinde:
شام
sinhale:
සවස
skotgaele:
feasgar
slovake:
večer
slovene:
večer
somale:
fiidka
ŝone:
manheru
sote:
mantsiboea
sunde:
burit
svahile:
jioni
svede:
kväll
taĝike:
шом
taje:
ตอนเย็น
tamile:
மாலை
tatare:
кич
telugue:
సాయంత్రం
tibete:
དགོང་དག་
turke:
akşam
ukraine:
вечір
urdue:
شام
uzbeke:
kechqurun
vjetname:
buổi tối
volapuke:
vendel
zulue:
ukuhlwa

vesperi

Esti vespera tempo: vesperas, pluvegas [19]; jam vesperas sur la pad' ŝtonoza [20]. matenas, vesperas, kaj tago malaperas PrV .
19. Louis Beaucaire: Kruko kaj Baniko el Bervalo, Trankviliĝu de l’ batado
20. N. Rossi: Kaj jam vesperas..., 1992-03-16
beloruse:
вечар (як выказьнік)
japane:
夕暮れである [ゆうぐれである]

vesperiĝi

Iĝi vespero, finiĝi (pri hela tago): jam sufiĉe vesperiĝis, kiam Mikito atingis la arbaron [21].
21. I. Franko, trad. V. Pajuk: La farbita vulpo, La Ondo de Esperanto, 2006:8-9 (142-143)
beloruse:
вечарэць, блізіцца (аб вечары)
japane:
日が暮れる [ひがくれる], たそがれる
ukraine:
вечоріти

vesperiĝo

Tempo, kiam estiĝas vespero, tempo de vespera krepusko: la vento […] fine ĉesis ĉe la vesperiĝo [22].
22. A. Kivi, trad. I. Ekström: Sep fratoj, 1947
beloruse:
надыход вечара
france:
tombée du jour
japane:
宵の口 [よいのくち]

vesperumi

(ntr)
Pasigi vesperon, precipe societe, kunmanĝante aŭ kunamuziĝante: kial do vesperumi inter Francoj dum oni estas en Hungario? [23].
23. D. Hromada-Kishegyi, trad. J. Lazert: Ĉarpentista filozofio, Hadès, [vidita en 2016]
beloruse:
праводзіць вечар
france:
passer la soirée
indonezie:
melewati malam, menghabiskan malam

antaŭvespero

1.
Vespero de la antaŭtago: en la antaŭvespero de nia renkontiĝo, estis malfacile por mi endormiĝi en hotelo en Seulo [24]; dankon al vi, ke vi kompatis nin kaj ne forgesis nin en la antaŭvespero de la Dia festotago [25].
Rim.: Troviĝas en PIV1 pli vasta senco, nome „la hieraŭo de difinita tago“, sed la donita ekzemplo en la antaŭvespero de la 14a tago de la monato Nisen (Nisan?)X estas des malpli konvinka, ke ĝi ne estas retrovebla en la biblia teksto, kie male abundas esprimoj de la tipo en la dek-kvara tago de la monato (Nisan), ĉirkaŭ la vespero [26] , kiuj referencas al la antaŭvespero de la dek-kvina de Nisan, t.e. Pasko.
2.
Momento tuj antaŭanta la vesperon, fino de la posttagmezo: Pilato rigardis for, kun grimaco de abomeno kontemplante la parton de la urbo kuŝantan ĉe liaj piedoj kaj estingiĝantan en la antaŭvespero [27].
24. Nishino R., trad. pluraj: Konsolvirinoj de Japana Imperia Armeo, 2007
25. I. Vazov, trad. I. Kestanoff: Kristnaska donaco, Literatura Mondo, 1922:12
26. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Levidoj 23:5
27. Mihail Bulgakov, trad. Sergio Pokrovskij: La majstro kaj Margarita, ĉapitro 25a
beloruse:
1. учорашні вечар 2. надвячорак, адвячорак
france:
1. soir de la veille, veille au soir, veille (soir de la veille), réveillon (soir de la veille) 2. fin d'après-midi, avant-soirée
germane:
Vorabend 1. Vorabend 2. Vorabend
hungare:
1. előest 2. koraest
indonezie:
2. sore
katalune:
1. vespre del dia anterior 2. tarda
nederlande:
1. avond voordien 2. vooravond
pole:
2. zmierzch
rumane:
2. seara dinainte
ruse:
1. канун, навечерие 2. предвечерие
ukraine:
надвечір’я, Свят-вечір

Novjara vespero, Silvestra vespero

La lasta vespero de la jaro, antaŭ la nova jaro: mi legis la libron en la Novjara vespero kaj tiel enprofundiĝis en ĝin, ke mi tute forgesis mian ordinaran plezuron de la Novjara nokto [28]; estis Silvestra vespero, jen la horloĝo batis dekdu [29]. VD:Silvestro
germane:
Silvesterabend
indonezie:
malam tahun baru
japane:
大晦日の晩 [おおみそかのばん]

sankta vespero

Vespero antaŭ kristnasko. Kristnaska arbo […] kiun ŝi en la sankta vespero vidis tra la vitra pordo ... [30].
bulgare:
Бъдни вечер
ĉeĥe:
Štědrý večer
france:
réveillon de noël
germane:
Heiliger Abend, Heiligabend
hungare:
szenteste
indonezie:
malam kudus
katalune:
nit de nadal
nederlande:
kerstavond
pole:
wieczór wigilijny, gwiazdka, Wigilia Bożego Narodzenia
slovake:
Štedrý večer

administraj notoj

pri antaŭ~o 1.:
      La franca traduko "réveillon" estas kritikebla. Ja laŭ
      vortaroj temas pri vespermanĝo prenita dum antaŭvespero de
      iuj festoj, sed ŝajnas al mi, ke oni volonte vastigas ĝin
      por signifi la vesperon mem. [MB]
    
antaŭ~o: Mankas verkindiko en fonto.