*vipur/o, 8viper/o PIV1

*vipuro, 8vipero

ZOO Genro el familio viperedoj (Vipera), malgranda venena serpento kun triangula kapo: venenon de aspidoj li suĉos, lango de vipuro lin mortigos [1]; oni kovas ovojn de vipuro [2]; veneno de vipuro estas sub iliaj lipoj [3]; tiom multe da vipuroj [4]; en varma, seka vetero oni devas atenti pri vipuroj [5]; kiu volus doni al mi nun glavon en la manon, por haki brulan vundon al tiu vipero [6]; ekkriis la ministro, forpaŝante kvazaŭ de l' mordo de vipero [7].
Rim.: La formo „vipero“ troviĝis en la unua eldono de la Universala Vortaro (1894) kaj estis la sola uzata de Zamenhof ĝis 1907. En la dua eldono de U.V. troveblis nur la formo „vipuro“, kiu iĝis fundamenta. Multaj homoj (inkluzive de Zamenhof) supozis, ke eble tiu ŝanĝo en U.V. ekestis pro preseraro. Malgraŭ tio Zamenhof ekuzis la formon „vipuro“ kaj rekomendis, ke aliaj faru same por konformi al la Fundamento. [8] En 1974 la Akademio de Esperanto oficialigis en la Oka Oficiala Aldono la formon „vipero“ kiel rajte uzeblan formon paralelan al la fundamenta formo „vipuro“. [9]
1. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Ijob 20:16
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jesaja 59:5
3. La Nova Testamento, Romanoj 3:13
4. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Historio el la dunoj
5. Saliko: Ĝojoj kaj ĝuoj de finna somero, Monato, jaro 2000a, numero 12a, p. 12a
6. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Unua
7. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro II
8. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, 45. Pri “vipuro”
9. Aktoj de la Akademio II 1968-1974, Parto oficiala, II A. Paralelaj formoj
angle:
viper
beloruse:
гадзюка
bulgare:
пепелянка
ĉeĥe:
zmije
france:
vipère
germane:
Viper, Otter (Schlange)
greke:
οχιά
hungare:
vipera
ide:
vipero
japane:
クサリヘビ, 鎖蛇 [くさりへび]
katalune:
escurçó
latinece:
Vipera
nederlande:
adder
perse:
افعی
pole:
żmija
portugale:
víbora
rumane:
viperă
ruse:
гадюка
slovake:
vretenica, zmija
ukraine:
гадюка

administraj notoj