tradukoj: ca de en es fr hu it nl

Vodu/o NePiv

Voduo

1.
REL Dio kultata en Voduismo: en tia cirkonstanco la Voduo „Dan“ estas la plej gratulota dio [1]; oni inokulis en nin, ke manĝado de porkaĵo igos la Voduon ... mortigi nin [2].
2.  
=Voduismo

Rim.: Alia esperantigo estas vuduo: vuduo estas religio por iuj, sed tradicia vivmaniero por aliaj [3].

Voduano

Homo akceptanta la doktrinon kaj praktikon de Voduismo: la virinaj adeptoj ... konsistigas la plej grandan parton de la Voduanoj [4].

Voduismo  

REL Tradicia religio el Okcidentafriko, multedia, populara ankaŭ en Haitio.

tradukoj

anglaj

~ismo: Voodoo.

francaj

~ismo: Vaudou.

germanaj

~ismo: Voodoo.

hispanaj

~ismo: vudú.

hungaraj

~o: vodu, vudu; ~ano: vuduhívő; ~ismo: vodu, vudu.

italaj

~ismo: Vudù.

katalunaj

~o: vodú; ~ano: vodú; ~ismo: vodú.

nederlandaj

~o: voodoo; ~ano: voodoobeoefenaar; ~ismo: voodoo, voodooisme.

fontoj

1. Jean Codjo: La paŝo senelirejen, 2001
2. P. Ajto: -, Ondo da vero, 2001-10 ĝis 12
3. -: 41-a konferenco de ILEI, [2006-08]
4. Vikipedio, artikolo „voduo“, 2007-03-01

~ismo: Mankas dua fontindiko.
~ismo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.


ℛevo | datumprotekto | vodu.xml | redakti... | traduki... | artikolversio: 1.8 2013/09/22 19:11:14