*akuŝ/i PV

*akuŝi [1]

(tr)
1.
FIZL Elpuŝi homan idon el la utero: virino, kiam ŝi akuŝas, havas malĝojon, […] sed kiam ŝi naskis la infaneton, ŝi jam ne memoras sian doloregon [2]; Klotildo akuŝis, ŝi naskis du ĝemelojn [3]; katino […] akuŝis tri katidojn [4]. SIN:naskiVD:aborti, generi2
Rim.: „Akuŝi“ akcentas la penan, doloran procezon, dum „naski“ akcentas ĝian rezulton (vd la biblian citaĵon).
2.
(figure) Malfacile produkti verkon: li akuŝis antaŭ nelonge dikan tezon. Nero sciis trovi taŭgajn esprimojn eble tial, ke li mem en doloro akuŝas ĉiun verson [5]. VD:elkovi
angle:
labour 1. be in labor, be in labour
beloruse:
1. нараджаць, спараджаць 2. нараджаць, спараджаць
bretone:
1. gwilioudiñ (v.g.)
france:
1. accoucher (d'un enfant), mettre au monde 2. accoucher (d'une idée), pondre (une idée)
germane:
zur Welt bringen 1. niederkommen, entbinden, kreißen, gebären 2. hervorbringen, sich abringen
hebree:
ללדת
hispane:
dar a luz 1. parir
ide:
1. akushar
itale:
partorire
nederlande:
1. bevallen 2. ter wereld brengen
perse:
1. زاییدن، وضع‌حمل کردن
portugale:
1. parir, dar à luz, ter filho
ruse:
рожать
slovake:
1. porodiť
ukraine:
народжувати

akuŝo

Ago, procezo akuŝi: venis la tagoj por ŝia akuŝo [6]; vi iris helpi ian amikinon en akuŝo [7]; ŝi plendas la dolorojn de akuŝo [8]; la akuŝo certe ne estos facila, ĉar la infano estas malbone lokita [9]; provokita akuŝo [10].
angle:
labor (childbirth), labour (childbirth), delivery (childbirth)
france:
accouchement
germane:
Entbindung, Niederkunft
hispane:
parto
ide:
akusho
nederlande:
bevalling, bevallen (zn.)

akuŝigi

MED Helpi la akuŝon: kiam vi akuŝigos la Hebreinojn, rigardu la kuŝejon, se estas filo, mortigu lin [11]; kamparano venigis novan kuraciston, por akuŝigi sian edzinon [12]; mi akuŝigis multe da ŝafinoj, sed mi memoras nur tiun [13].
angle:
induce labor
beloruse:
прымаць роды, бабіць
bretone:
gwilioudiñ (v.k.)
france:
accoucher (une femme)
germane:
Geburtshilfe leisten, Hebammendienste leisten
hebree:
ליילד
hispane:
asistir, ayudar a una partera
nederlande:
verlossen (bij de bevalling helpen, bij de bevalling helpen
perse:
زایاندن
portugale:
partejar
ruse:
принимать роды

akuŝilo

angle:
forceps
bretone:
kregeier (gwilioudiñ)
france:
forceps
germane:
Geburtszange
hispane:
fórceps
itale:
forcipe
nederlande:
verlostang, forceps
perse:
فرسپس
ruse:
акушерскиещипцы

akuŝisto, akuŝigisto

MED Homo, kies profesio estas zorgi la akuŝojn: la akuŝigisto subite eniras la kuirejon kaj diras: – nur per ĉizilo kaj martelo mi sukcesos [14].
14. Louis Beaucaire: Kruko kaj Baniko el Bervalo, Dissaltos la obstinaj baroj
angle:
midwife, accoucheuse
beloruse:
акушэрка
bretone:
amiegez
france:
sage-femme
germane:
Hebamme
hebree:
מְיַלֶדֶת
hispane:
partera, comadrona
ide:
akushisto
itale:
ostetrica, levatrice
nederlande:
verloskundige, vroedvrouw, vroedkundige
perse:
ماما، قابله
portugale:
parteira, obstetriz
ruse:
акушерка

*akuŝistino [15], akuŝigistino

MED Virino, kies profesio estas zorgi la akuŝojn: la akuŝistino prenis kaj alligis al la mano ruĝan fadenon, dirante: ĉi tiu eliris la unua [16]; kiam la akuŝistino lin alportis al mi, mi levis lin al la ĉielo kaj ekkriis [17].
angle:
midwife, accoucheuse
beloruse:
акушэрка
bretone:
amiegez
france:
sage-femme
germane:
Hebamme
hebree:
מְיַלֶדֶת
hispane:
partera, comadrona
ide:
akushistino
itale:
ostetrica, levatrice
nederlande:
verloskundige, vroedvrouw, vroedkundige
perse:
ماما، قابله
portugale:
parteira, obstetriz
ruse:
акушерка

akuŝinto, akuŝintino

Ĵus akuŝinta patrino. VD:naskantino
angle:
new mother
beloruse:
парадзіха
france:
accouchée
germane:
junge Mutter
hebree:
מְיַלֶדֶת
itale:
puerpera
nederlande:
jonge moeder
perse:
زائو
portugale:
parturiente
ruse:
роженица (родившая)

akuŝanto, akuŝantino

Akuŝanta persono: teruro ilin atakis, tremo, kiel ĉe akuŝantino [18]; mi preferus mem esti akuŝantino, ol flegi aliajn [19].
france:
parturiente
germane:
Kreißende, Gebärende
hebree:
מְיַלֶדֶת
itale:
partoriente
nederlande:
kraamvrouw
perse:
زائو

akuŝarto

1.
MED Tekniko de la akuŝisto.
2.
FIL Metodo de la sokratismo por zorgi la akiron de konoj kiel la akuŝisto zorgas la akuŝojn.
france:
maïeutique 1. obstétrique
germane:
Geburtshilfe
itale:
maieutica
nederlande:
1. kraamleer
perse:
1. مامایی، قابلگی

akuŝdoloro

Doloro kaŭzita de spasmo de la ventro, kiu prepariĝas por la akuŝo. VD:naskodoloro
angle:
labor pain, labour pain
france:
douleurs (d'accouchement)
germane:
Wehen, Geburtsschmerz
itale:
doglia
nederlande:
weeën
perse:
درد زایمان

akuŝpeno

Spasmoj de la ventro antaŭ la akuŝo.
angle:
contraction (childbirth)
france:
travail (d'accouchement)
germane:
Wehen
hispane:
contracción (de parto)
itale:
travaglio

administraj notoj

~ilo: Mankas dua fontindiko.
~ilo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~into, ~intino: Mankas dua fontindiko.
~into, ~intino: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~arto: Mankas dua fontindiko.
~arto: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~doloro: Mankas dua fontindiko.
~doloro: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~peno: Mankas dua fontindiko.
~peno: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.