*kov/i PV

*kovi

(tr)
1.
Flegi ovojn havigante al ili taŭgajn varmon kaj aliajn kondiĉojn kaj tiel ebligante la maturiĝon de la embrio: perdriko kovas ovojn, kiujn ĝi ne naskis [1]; tie nestos saltanta serpento kaj metos ovojn kaj kovos [2]; mi hodiaŭ sidigis kovi du kokinojn, kaj […] baldaŭ ni havos kokidetojn [3]; birdino kovas sur ovoj […] meze de la dentgrinciga vintro [4].
2.
(figure) Plej zorge gardi kaj flegi: la patrino kovas sian filon. VD:dorloti
3.
(figure) Kaŝe konservi ion, por ke ĝi aperu poste; kaŝe prepari; zorge flegi kaŝitan senton: tiujn faktojn kovis Kristoforo por trovi similan solvon por si mem [5]; hodiaŭ, finfine, io okazos, perceptinte tiun antaŭsenton, ŝi kovis kaj flegis ĝin en sia animo, zorgante, ke ĝi ŝin ne forlasu [6]; li ankoraŭ kovos danĝeregajn planojn [7]; en sia plej intima interno Kant kovis senliman admiron por la prototipo de siaj anglaj kolegoj de Scotland Yard [8]. VD:agiti2.b, akuŝi2, konsideri2
angle:
1. brood, hatch, incubate, sit (p.p. ovoj) 2. watch over 3. brood over, hatch up
ĉeĥe:
 chovat, uchovávat (tajně)
france:
1. couver (un œuf), incuber (un œuf) 2. couver (choyer), choyer 3. couver (un sentiment ou un dessein), entretenir (un sentiment caché), mûrir (un dessein), nourrir (un sentiment caché)
germane:
1. bebrüten, ausbrüten 2. bemuttern, glucken 3. aushecken, ausbrüten
hispane:
 incubar
hungare:
1. kotlik, (ki)költ 2. anyáskodik 3. táplál, melenget
pole:
1. wysiadywać (jajka), siedzieć na jajkach 2. piastować, chować
portugale:
3. chocar
ruse:
1. высиживать (птенцов) 2. лелеять 3. лелеять, вынашивать
slovake:
 sedieť na vajciach
svede:
1. ruva (på)

kovado

Ago kovi: en la tempo de kovado [9].
angle:
 hatching, incubating, setting, brooding
ĉeĥe:
 hnízdění
france:
 couvaison
hungare:
 költés
pole:
 wysiadywanie, inkubacja
slovake:
 hniezdenie

kovejo

1.
Loko, kie birdo kovas ovojn: mi vidis, kiel [la rokoj] fariĝas kovejo de birdoj [10]. VD:nesto.
2.
(figure) Loko kie estas flegataj kaj edukataj agantoj por iu afero: la lernejo […] tre sukcesis kiel modelo de moderna lernejo kaj ankaŭ kiel kovejo de novaj esperantistoj kaj fonto de kultura verkado [11]; pri la reĝa korto de la franca urbo Lyon, kie oni sufokis ribelon de prakristanismaj valdanoj, li skribis (...): „jen kovejo por mortbatontoj […][12].
3.
(figure) Naskejo, loko kie io estiĝas kaj de kie ĝi disvastiĝas, centro, plej aktiva punkto: sub unu arbusta kaŝejo estiĝas kovejo de konspiro [13]; kovejo de epidemio PIV2 ; kovejo de milito. VD:fokuso3
10. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Turgardisto Ole
11. H. Bakker: Panteono, 2011
12. B. Traven, trad. H.-G. Kaiser: La Mortula ŝipo, Noto en ĉap. 43a
13. Monato, Angela Tellier: Laŭproverbaj fabeloj, 2004
angle:
1. nest, nest box (se farita de homo), nesting place 2. breeding ground, hotbed, incubator ~ejo de milito: seat of war. 3. birth place, hotbed
ĉeĥe:
 líheň, ptačí hnízdo
france:
1. couvoir (lieu pour la couvaison), nid ~ejo de milito: foyer de guerre. 3. nid (centre), cœur, foyer
germane:
1. Brutplatz, Brutstätte 2. Brutstätte ~ejo de milito: Kriegsherd. 3. Herd 3. Quelle, Brutstätte
hungare:
 költőhely, fészek (átv. is)
itale:
3. focolaio
pole:
1. gniazdo, inkubator 2. gniazdo, inkubator, matecznik 3. źródło, ognisko
ruse:
1. гнездо 2. питомник ~ejo de epidemio: очаг эпидемии. ~ejo de milito: очаг войны. 3. очаг, рассадник
slovake:
 liaheň, vtáčie hniezdo
svede:
1. rede

kovilo

PIV1
MEDAGRBIO Aparato provizanta konstantan temperaturon, taŭgan por kovi ovojn, por kreskigi histojn kaj simplajn organismojn, aŭ por flegi frunaskitojn; inkubatoro: mia dua filino naskiĝis tro frue kaj la kuracistoj donis al ŝi neniun ŝancon, ni telefonis plurloke: nenie estis kovilo [14].
angle:
 incubator
ĉeĥe:
 inkubátor, umělá líheň
france:
 incubateur, couveuse
germane:
 Brutkasten, Inkubator
hispane:
 incubadora
hungare:
 inkubátor, keltetőgép
pole:
 inkubator
ruse:
 инкубатор
slovake:
 inkubátor, umelá liaheň

elkovi

(tr)
1.
Elovigi, elŝeligi idojn post sufiĉa kovado: la maljuna korta kokino […] kvin fojojn elkovis kokidojn [15]; tie kuŝis anasino sur sia nesto, por elkovi siajn idojn [16].
2.
(figure) Ekaperigi, naski: [ili] kredeble, elkovas novajn planojn [17]; la libereco elkovas kolosojn kaj ekstremaĵojn [18]; la momenta krizo elkovis ideon [19]; la pensado elkovis nenion, sed mi ne povis haltigi ĝin [20]; pluraj germanlingvanoj elkovis plene malĝustan interpretadon de la esperanta esprimo [21]. VD:akuŝi.
angle:
1. hatch out 2. give birth to, give rise to
ĉeĥe:
 vypiplat (dítě), vysedět (mláďata)
france:
 faire éclore, accoucher (d'une idée)
germane:
 ausbrüten 2. gebären
hungare:
1. kikölt 2. szül (kitervel), kifőz
pole:
1. wykluwać
ruse:
1. высидеть (птенцов) 2. произвести на свет
slovake:
 vyliahnuť, vysedieť, zrodiť

elkovaĵo, kovitaro

Idaro; idoj, kiujn oni (vere) elkovis aŭ (figure) naskis : zorgu unue pri viaj propraj idaĉoj kaj ne okupu vin pri la elkovaĵo de aliaj [22]! en kampo da matura greno troviĝis kovitaro de alaŭdidoj [23].
france:
 couvée
germane:
 Gelege
hungare:
 fészekalja

elkoviĝi

(ntr)
Eloviĝi post koviteco: unu rigardo sufiĉis por montri, ke preskaŭ ĉiuj ovoj elkoviĝis [24]; la fenikso laŭdire vere elkoviĝis nun en la supra Egipto [25].
24. E. R. Burroughs, trad. K. R. C. Sturmer: Princino de Marso, 1938
25. Henryk Sienkiewicz, trad. Lidia Zamenhof: Quo Vadis, Ĉapitro I
angle:
 to hatch
france:
 éclore (sortir de l'œuf)
germane:
 schlüpfen
pole:
 wykluwać się

administraj notoj