ambl/i PV

ambli  

Iri en aparta maniero de kvarpieduloj, levante samtempe ambaŭ piedojn de sama flanko, tipa ekz. ĉe kameloj aŭ kiam oni surgrimpas ŝtupetaron: ni suden amblis sur sableca vojaĉo [1]; mi amblis sur ĉeval' kaj post mi la dolor'... [2]; la hundo amblis supren laŭ la ŝtupoj [3]; (figure) larĝmova giganto amblis el unu el la tendoj, oscedante kaj frotante el okuloj la dormon [4]. VD:galopi 1, paŝi, troti 1
1. J. Ribillard: Vagado sub palmoj, UEA, 1956
2. K. de Kalocsay: Renkonto al la luno
3. Arthur Omre: La hundo
4. Jack London: Dio de liaj prapatroj
ĉeĥe:
jít mimochodně
france:
ambler
slovake:
ísť mimochodne

amblo

Irmaniero de kvarpiedulo, kiu amblas.
angle:
amble
ĉeĥe:
jinochod, mimochod
france:
amble
germane:
Passgang
hebree:
הילוך מתון של סוס
nederlande:
telgang
ruse:
иноходь
slovake:
inochod

administraj notoj

~o: Mankas dua fontindiko.
~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.