*ŝtup/o
*ŝtupo ↝
- 1.
- Ĉiu el sinsekvaj tabuloj aŭ bastonoj servantaj por supren aŭ malsupren iri: supreniru per ŝtupoj [1]; ses ŝtupojn havis la trono [2]; ili devis iri multe da ŝtupoj malsupren kaj multe da ŝtupoj supren [3]; ŝi puŝiĝis je kruta ŝtupo, ne vidante ĝin en la komenciĝanta krepusko Marta ; de ŝtupo al ŝtupo [4].
- 2. ↝
- (figure) Grado1: la unua ŝtupo estas transpaŝita (la unuaj malfacilaĵoj estas venkitaj); transira ŝtupo [5]; la dioj en la temploj sendas al la homoj timon, kaj […] ĝi estas la unua ŝtupo al la saĝo [6]; ŝtup’ post ŝtupo li enfalis / en la frenezon, kiu nun lin premas Hamlet ; kiam ŝin tuŝis la malmola mano de la sorto, ŝi en la socia hierarĥio […] stariĝis sur tiu plej malalta ŝtupo, sur kiu opinieble devis stari nur la plej malfeliĉaj Marta ; ŝi staras unu aŭ du ŝtupojn malpli alte en la sciado Marta ; ili de pli malalta ŝtupo de la vivo levis sin al pli alta FK ; nia animo […] puriĝante iom post iom, suriras pli kaj pli altajn ŝtupojn [7]; parolante pri infano, vi uzas „li“ anstataŭ „ĝi“, ĉar vi ne aprobas „la anglan kutimon starigi infanojn sur unu ŝtupon kun bestoj kaj objektoj“ [8].
1.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Eliro 20:26
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Reĝoj 10:19
3. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Neĝa reĝino
4. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Kolo de botelo
5. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, 1. Alfabeto
6. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro I
7. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro IV
8. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, 8. Personaj pronomoj

- angle:
- step
- beloruse:
- 1. прыступка 2. ступень
- bulgare:
- стъпало (на стълба)
- france:
- degré (niveau), marche (d'escalier)
- germane:
- Stufe 1. Tritt 2. Niveau
- greke:
- σκαλοπάτι
- hispane:
- escalón
- hungare:
- 1. lépcsőfok 2. fokozat
- indonezie:
- anak tangga
- itale:
- gradino
- nederlande:
- trede, treeplank
- pole:
- 1. stopień, schodek, szczebel (drabiny) 2. stopień
- portugale:
- degrau
- ruse:
- ступень, ступенька
- svede:
- trappsteg
*ŝtuparo [9] ↝
Vico da plataj tabuloj pli kaj pli altaj, sur kiujn oni metas la piedojn por supren aŭ malsupren iri: sur kruta ŝtuparo li levis sin [10]; li sonĝis: jen ŝtuparo staras sur la tero, kaj ĝia supro atingas la ĉielon [11]; per ŝtuparo oni povis supreniri en la mezan galerion kaj el la meza en la trian [12]; li aliris al la pordego, kiu estis turnita orienten, kaj supreniris sur ĝia ŝtuparo [13]; de tie kondukis ŝtuparo sur la korton [14]; la reĝido […] supreniris sur la belega marmora ŝtuparo [15]; mi kuros supren laŭ la ŝtuparo [16]; li venas laŭ la ŝtuparo mallaŭte, ĉar li havas sur la piedoj nur ŝtrumpojn [17]; mia amatino konas malgrandan malantaŭan ŝtuparon, kiu kondukas al la dormoĉambro [18]; la turo havas kvin nivelojn, kiujn kunligas du ŝraŭbformaj ŝtuparoj [19]; ŝi rapide ŝtuparis ĝis la kvina [etaĝo] [20].
9.
L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Universala Vortaro, -ar'
10. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 34
11. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 28:12
12. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Reĝoj 6:8
13. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeĥezkel 40:6
14. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Kupra porko
15. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, La virineto de maro
16. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Kupra porko
17. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Dio de dormo
18. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Neĝa reĝino
19. Monato, Elisabeth Le Dru: Vizito al Vannes
20. C. Piron: Dankon, amiko!, Pro Esperanto, 1990

- staircase ~ari: to take the stairs
- beloruse:
- лесьвіца
- bulgare:
- стълба
- france:
- escalier ~ari: grimper un escalier
- germane:
- Treppe ~ari: die Treppe nehmen, hinaufsteigen (Treppe)
- hispane:
- escalera ~ari: ir por las escaleras
- hungare:
- lépcső
- indonezie:
- tangga ~ari: naik tangga
- itale:
- scala (scalinata), scalinata ~ari: salire le scale, scenderele scale
- nederlande:
- trap ~ari: de trap opgaan
- pole:
- schody ~ari: chodzić po schodach, wchodzić po schodach, schodzić po schodach, wspinać się po drabinie, schodzić z drabiny
- portugale:
- escada
- ruse:
- лестница
- svede:
- trappa
ŝtuparejo
- angle:
- stairway, stairwell
- france:
- cage d'escalier
- germane:
- Treppenhaus
- pole:
- klatka schodowa
ŝtupetaro ↝
-
Ilo el unu, du longaj stangoj kunigitaj per transversaj
bastonoj, sur kiujn oni metas la piedojn por supren aŭ
malsupren iri:
li staris tie kun sia ŝtupetaro
[23];
li starigis ŝtupetaron, supreniris
[24];
li […] renversas ŝtupetaron, / Kiu falas kun pentristo / En butikon de spicisto
[25].
eskalo1
Rim.: Ekzistas ankaŭ dupartaj kunfiksitaj supre, tiel ke ili staras senapoge.
23.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Paŝtistino kaj kamentubisto
24. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Fabelo pri iu, kiu migris por ekkoni timon
25. Raymond Schwartz: La Stranga Butiko
24. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Fabelo pri iu, kiu migris por ekkoni timon
25. Raymond Schwartz: La Stranga Butiko
- angle:
- ladder
- beloruse:
- драбіны
- bulgare:
- стълба
- france:
- échelle (matérielle)
- germane:
- Leiter
- hispane:
- escalerilla
- hungare:
- létra
- indonezie:
- tangga
- itale:
- scala (portatile, scaletta), scaletta
- nederlande:
- ladder
- pole:
- drabina
- ruse:
- лестница (приставная), стремянка
- svede:
- stege
akvoŝtupo ↝
Muro aŭ digo ĉe rivero aŭ elfluejo de lago, retenanta akvon en supra baseno ĉe troa deklivo, sed superfluata, i.a. por sendanĝerigi ŝipveturadon, produkti elektron, reguligi akvigon de la pejzaĝo: plivastigo de la rivero per baraĵa akvoŝtupo kaj kanalo detruus la lastan libere fluantan danuban sektoron en Germanio, kun gravaj sekvoj por la biologia varieco [26].
kluzo1, valbaraĵo
26.
Monato, Evgeni Georgiev: Priatenti la naturprotekton, 2010
- angle:
- weir
- france:
- seuil
- germane:
- Stauwehr
manŝtupo
- Kunigo de la manoj kun interplektitaj fingroj, servante kiel ŝtupo: la pli juna […] stariĝinte sur la proponita manŝtupo, kun lerteco se sciuro kaj kun ties gracio, facile povis tuŝi la statueton [27].
- angle:
- interlocked fingers for a boost
- france:
- courte-échelle
- germane:
- Räuberleiter
- itale:
- scaletta (con le mani)
- nederlande:
- opzetje
rulŝtuparo ↝
- angle:
- escalator
- france:
- escalator, escalier mécanique
- germane:
- Fahrtreppe
- hispane:
- escalera eléctrica, escalera mecánica
- indonezie:
- eskalator, tangga jalan
- itale:
- scala mobile
- nederlande:
- roltrap
- pole:
- schody ruchome
- ruse:
- эскалатор
- svede:
- rulltrappa
ŝraŭba ŝtuparo, helica ŝtuparo, helika ŝtuparo ↝
Ŝtuparo, kiu volviĝas ĉirkaŭ centra akso: trans muro estis ŝraŭba ŝtuparo, markita per linio de rondaj lumaperturoj [30]; tra helica ŝtuparo ni atingas la supron de la defenda muro [31]; oni supreniras per helika ŝtuparo [32].
30.
A. Grin, trad. J. Finkel:
La ora ĉeno, 2009
31. B. Schumann: fotoj de IIK 2006, 2006
32. Vikipedio, artikolo „Higuera (Cáceres)“, 2009-08-15
31. B. Schumann: fotoj de IIK 2006, 2006
32. Vikipedio, artikolo „Higuera (Cáceres)“, 2009-08-15
- angle:
- spiral staircase
- france:
- escalier en colimaçon, escalier à vis
- germane:
- Wendeltreppe
- hispane:
- escalera de caracol
- indonezie:
- tangga spiral
- pole:
- schody kręcone, schody spiralne