Argentin/o

Argentino (AR)

GEOGPOL Sudamerika ŝtato, limanta al Brazilo, Urugvajo, Paragvajo, Bolivio, Ĉilio kaj al Atlantiko: al la supra listo de landoj ni devas aldoni Argentinon kaj Israelon [1]; la ĉefa pinto, kiun la indiĝenoj nomis Anon, signas la landlimon inter Argentino kaj Ĉilio [2].
1. Marjorie Boulton: Ne nur leteroj de plumamikoj, Esperanta poezio: mirakla rikolto
2. Werner Schad: Argentino: Tondrulo montego de la Andoj, Monato, jaro 2003a, numero 2a, p. 18a
angle:
 Argentina
beloruse:
 Аргентына
ĉeĥe:
 Argentina
dane:
 Argentina
finne:
 Argentiina
france:
 Argentine
germane:
 Argentinien
hebree:
 ארגנטינה
hispane:
 Argentina
ide:
 Arjentinia
indonezie:
 Argentina
itale:
 Argentina
japane:
 アルゼンチン [あるぜんちん]
nederlande:
 Argentinië
okcidentfrise:
 Argentynje
perse:
 آرژانتین
pole:
 Argentyna
portugale:
 Argentina
ruse:
 Аргентина
slovake:
 Argentína
slovene:
 Argentina
svede:
 Argentina
tokipone:
 ma Alensina
ukraine:
 Аргентіна
volapuke:
 Largäntän

argentina

Rilata al Argentino: petu informojn pri la loko al Argentina samideano [3]; okazas foje, ke iu aŭ alia argentina ido kaŝiras en vestejon kaj sidas tie sekrete farante hejmtaskojn [4].
3. Rafael Zerbetto: La Bonaera Universala Kongreso, Brazila Esperantisto, 2014-03, numero 348a
4. Astrid Lindgren, trad. Sven Alexandersson: Pipi Ŝtrumpolonga, Pipi komencas la lernejon
angle:
 Argentinian, Argentine, Argentinean
beloruse:
 аргентынскі
france:
 argentin (adj.)
ide:
 Arjentiniana, Arjentina
japane:
 アルゼンチンの [あるぜんちんの]
nederlande:
 Argentijns
okcidentfrise:
 Argentynsk
tokipone:
 pi ma Alensina
volapuke:
 Largäntänik

argentinano

Civitano de Argentino: ili ĉiuj, tre almozdonemaj, volas nun helpi la malriĉajn kaj malsatajn argentinanojn [5]; post cent jaroj de la apero de la broŝuro de Zamenhof, estas kortuŝa afero por ni, argentinanoj, memorigi tiun fakton [6].
5. Ro Sartor: Ploru pri Argentino!, Monato, jaro 2002a, numero 2a, p. 8a
6. Roberto Sartor. : Zamenhof, hilelismo kaj Argentino, La Ondo de Esperanto, 2001:5
angle:
 Argentinian, Argentine, Argentinean
beloruse:
 аргентынец
france:
 Argentin (subst.)
ide:
 Arjentiniano, Arjentino
japane:
 アルゼンチン人 [あるぜんちんじん]
nederlande:
 Argentijn
okcidentfrise:
 Argentyn
tokipone:
 jan pi ma Alensina
volapuke:
 Largäntänan

administraj notoj