10balt/o PVEF
10balto
Ano de eŭropa superetno, kiu en la 1a jarmilo p.K.
priloĝis la teritorion de la sudorienta bordo de la
Balta Maro ĝis la norda
Dnepro kaj la baseno de Okao, kaj kies modernaj
reprezentantoj estas
latvoj kaj
litovoj:
okcidentaj baltoj estis
prusoj
[1];
en la romano Hannibal […] la aŭtoro […] nomas litovojn jen
baltoj, jen slavoj
[2].
1.
P. Čeliauskas: Litovio dum jarcentoj, Kaunas, 2002. P. 13.
2. Monato, Laimius Stražnickas: Litovio, ĉu Mitovio?
2. Monato, Laimius Stražnickas: Litovio, ĉu Mitovio?
- angle:
- Balt
- beloruse:
- балт
- france:
- Balte
- germane:
- Balte
- hispane:
- balto
- hungare:
- balti (ember)
- japane:
- バルト人 [バルトじん]
- katalune:
- bàltic (subst.)
- pole:
- Bałt
- rumane:
- Băț
- ruse:
- балт
- turke:
- Baltık
- ukraine:
- прибалт, балтієць
10balta
- 1.

Rilata al baltoj, ilia lingvo ktp:
hodiaŭ el la baltaj lingvoj
vivas nur du: la litova kaj la latva
[3];
balta lingvaro estas sublingvaro de hindeŭropa lingva familio, […]
iuj konsideras aparta ankaŭ latgalan lingvon, ĝis 18-a jarcento
ekzistis kvin pliaj baltaj lingvoj, el ili aparte menciindas praprusa lingvo kaj kurona
lingvo
[4].
- 2.

Rilata al la Balta
Maro:
kompare kun aliaj baltaj landoj, Latvio kaj Estonio, la rusa lingvo estas plej
vaste parolebla en Litovio
[5];
la norda kaj balta regionoj de Germanio
[6].
3.
P. Čeliauskas: Litovio dum jarcentoj, Kaunas, 2002. P. 7.
4. Vikipedio, Balta lingvaro
5. Monato, LAST: Parolema popolo
6. Evgeni Georgiev: Ventelektrejoj en ofensivo, Monato, 2001/01, p. 21
4. Vikipedio, Balta lingvaro
5. Monato, LAST: Parolema popolo
6. Evgeni Georgiev: Ventelektrejoj en ofensivo, Monato, 2001/01, p. 21
- beloruse:
- балтыйскі
- ĉine:
- 2. 巴尔 [bāěr]
- france:
- balte
- germane:
- baltisch
- hungare:
- balti
- japane:
- バルト人の [バルトじんの]
- katalune:
- bàltic (adj.)
- pole:
- bałtycki
- rumane:
- baltic
- ruse:
- балтийский ~aj lingvoj: балтийские языки .
- turke:
- Baltık
- ukraine:
- балтійський
10Baltujo
- Regiono ampleksanta nuntempe Litovujon, Latvujon, Estonujon: resumi miajn travivaĵojn en Norda Baltujo [7].
7.
Szabolcs István: Nordbaltaj Tagoj
- beloruse:
- Балтыя
- france:
- Baltikum
- germane:
- Baltikum
- latine:
- Balticum
balta-slava
Rilata al tiu minimuma grupo da
hindeŭropaj lingvoj, kiu entenas la lingvojn baltajn
kaj
slavajn:
ĉu ekzistis komuna pralingvo balta-slava, aŭ ĉu temas pri paralela evoluo kun
kelkaj kontaktaj punktoj
[8];
la historia sorto kaj la geografia situo inter la balta-slava oriento kaj la
germana okcidento donis al Albertina apartan rolon ne nur en scienco, sed
ankaŭ en teologio kaj politiko
[9].
- angle:
- Balto-Slavic, Balto-Slavonic
- beloruse:
- балта-славянскі
- france:
- balto-slave
- germane:
- baltoslawisch
- hispane:
- baltoeslavo
- hungare:
- balti-szláv
- katalune:
- balto-eslau (adj.)
- pole:
- bałto-słowiański
- rumane:
- balto-slavă
- ruse:
- балто- славянский
10balta lingvo

- Iu el la grupo de hindeŭropaj lingvoj, al kiu apartenas la lingvoj litova, latva, malnovkurona, malnovprusa k.a.
- beloruse:
- балтыйская мова
- germane:
- baltische Sprache
administraj notoj
~a lingvo
:
Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.