bus/o

buso

1.
AUT Aŭtobuso: mi eksciis, ke la lasta buso […] ekveturas je la sepa [1]; Kosovo estas alirebla per busoj, aviadiloj kaj aliaj veturiloj, ankaŭ tra Albanio [2]; turista buso, en kiu riceveblis informoj en kelkaj lingvoj, inkluzive la rusan [3]; la interurbaj busoj estas relative malmultekostaj en Hispanio [4]; la buso komencos sian veturon, kiam enestos sufiĉe da pasaĝeroj [5]. VD:omnibuso, taksio, tramo1, trolebuso
2.
KOMP Datumtransportilo komune uzata de konektitaj sistempartoj: Celeron estas tute sama kiel samgeneracia Pentium, [sed] kun malpli rapida buso, tiel ke ĝi komunikas malpli rapide kun la memoro kaj la cetero de la komputilo [6].
1. Monato, Seborgo: Urbeto aŭ sendependa lando?
2. Monato, Roland Rotsaert: KOSOVO: Vojaĝimpresoj, somero 2000
3. Monato, Tatjana Loskutova: Vojaĝo en Iberio, 2007
4. Monato, Tatjana Loskutova: Vojaĝo en Iberio, 2007
5. D. Broadribb: Afrikanoj vidataj deekstere, Monato, 2002:3, p. 24a
6. Monato, Franck Arnaud: Intel alfrontas konkurencon
angle:
1. bus
beloruse:
1. аўтобус 2. шына (даных)
bulgare:
1. автобус
ĉeĥe:
1. autobus, autokar, bus
france:
1. bus, autobus
germane:
1. Bus, Omnibus
hebree:
1. אוטובוס
hispane:
1. camión, autobús
hungare:
1. busz
indonezie:
1. bus
itale:
1. autobus, bus
katalune:
1. autobús
nederlande:
1. bus, autobus
pole:
1. bus, autobus
portugale:
1. ônibus
ruse:
1. автобус
slovake:
1. autobus, zbernica
svede:
1. buss
tibete:
 སྤྱི་སྤྱོད་རླངས་འཁོར་
turke:
1. otobüs
ukraine:
 автобус

busi

(ntr)
Veturi1 per buso: ni busis al la ejo; malkovris niajn ĉambrojn, ankoraŭ sen akvo! sed kelkajn horojn poste alvenis akvo, eĉ varma [7].
7. A. Kadar: Kantemaj ĝirafoj teatrumante en la neĝo, La Ondo de Esperanto, 2002:4
france:
 aller par le bus

trolebuso

AUT Elektra buso, kiu kurenton ricevas per surtegmentaj stangoj (troleo): inter la vetkurantaj reflektoroj aperis la okuloj de la trolebuso [8]; veturi en […] tramvagono, en aŭtobuso, trolebuso [9]; la unua trolebuso veturis en 1882 en Berlino [10]. SUP:aŭtobuso
8. P. Stanĉev, trad. Vedi: La kolora knabino, Paco, 1989-2, p. 8a-9a
9. Monato, Donald Broadribb: Taglibroj de murdita infano, 2006
10. Vikipedio, artikolo „trolebuso“, 2005-10-19
angle:
 trolley bus
beloruse:
 тралейбус
bulgare:
 тролейбус
ĉeĥe:
 trolejbus
france:
 trolleybus
germane:
 Oberleitungsbus, Trolleybus
itale:
 filobus
katalune:
 troleibús
pole:
 trolejbus
slovake:
 trolejbus
turke:
 troleybüs
ukraine:
 тролейбус

administraj notoj

~i : Mankas dua fontindiko.