*dikt/i

*dikti  

(tr)
1.
Laŭte paroli vortojn, skribotajn de iu alia: dikti versojn; Baruĥ enskribis en libron-rulaĵon sub diktado de Jeremia ĉiujn vortojn de la Eternulo [1].
2.  
Ordone altrudi: ili pretendis dikti leĝojn al la tuta esperantistaroZ ; tial la trusto povas dikti la prezojn.
3.
(figure) Montri ion kiel necesan: la singardo diktis al ni tiun konduton; faru, kion diktas al vi la koro; la humaneco diktis al mi mian devon; reguloj kaj limoj diktataj de la cirkonstancoj; en ĉiuj primoralaj demandoj ..., ĉiam plaĉis al mi solvi ilin per la diktado fare de mia konscienco [2].
angle:
dictate
beloruse:
дыктаваць
bulgare:
диктувам
ĉeĥe:
diktovat (text), přikazovat
france:
dicter
germane:
diktieren
hebree:
להכתיב
hispane:
dictar
katalune:
dictar
perse:
1. دیکته کردن 2. تحمیل کردن، به زور قبولاندن
pole:
dyktować
portugale:
ditar
ruse:
диктовать
slovake:
diktovať, nadiktovať

diktaĵo

1.
Tasko diktita 1: li faris dek erarojn en la diktaĵoB .
2.
Ordono diktita 2: mi ne pretas submetiĝi al liaj diktaĵoj.
3.
POL Traktato, altrudita per la forto de la armiloj.
Rim.: Ne temas pri absoluta nocio. Ja pactraktatoj estas ofte „altruditaj per la forto de la armiloj“ kaj kion la venkinto povas konsideri normala traktato, la venkito povas konsideri abomena diktaĵo. La uzo de tiu vorto estu prudenta.
beloruse:
1. дыктоўка, дыктант 2. дыктат
bulgare:
диктовка
france:
1. dictée 2. diktat (injonction), injonction, sommation 3. diktat (traité imposé)
germane:
Diktat
hebree:
הַכתָבָה
hispane:
1. dictado
katalune:
1. dictat 2. dictamen, dictat 3. imposició
perse:
1. دیکته، املاء 2. دستور، حکم 3. قرارداد تحمیلی
pole:
1. dyktando
ruse:
1. диктант

administraj notoj

~i: Mankas verkindiko en fonto.
~aĵo: Mankas dua fontindiko.
~aĵo: Mankas verkindiko en fonto.