*17doktor/o

doktoro (d-ro) Vikipedio

1.  
SCI Sciencista grado, atribuata al sciencisto fare de universitata aŭ alia kompetenta scienca konsilio post defendo de ties disertaĵo prezentanta novajn esplorrezultojn: AIS (...) agnoskas surbaze de prijuĝo fare de internacia komitato studojn kompletigitajn ĉe universitatoj aŭ aliaj altlernejoj per havigo de internacia sciencista grado: „bakalaŭro“ post almenaŭ 2–3 jara studado, „magistro“ post almenaŭ 2 postbakalaŭraj studjaroj, kaj „habilita doktoro“ pro posta esplorlaboro [1]; VD:abituriento, licenciulo, magistro, profesoro
2.  
MED Neformala ĝentiltitolo uzata pri la kuracistoj, eĉ se ili ne havas tian sciencistan gradon: doktoro Zamenhof.
angle:
doctor
beloruse:
1. доктар (навук) 2. доктар, лекар
ĉeĥe:
doktor
france:
1. docteur (titre) 2. docteur (médecin)
germane:
Doktor 1. Doktor 2. Doktor, Arzt
greke:
1. Δόκτωρ
hebree:
דוקטור
hispane:
doctor
hungare:
1. doktor 2. orvos, doktor
itale:
dottore
nederlande:
doctor 1. doctor
pole:
doktor 1. doktor (nauk)
portugale:
1. doutor 2. doutor
ruse:
доктор
slovake:
doktor

doktoro de la Eklezio doktoro de la Eklezio doktoro de la Eklezio doktoro de la Eklezio Vikipedio

KAT
Titolo per kiu la eklezio honoris kelkajn plej eminentajn teologojn, kiuj grave influis ties doktrinon.
Rim.: La nocio ekzistas ankaŭ en ortodoksismo, tamen la mistraduko „doktoro“ faras tian terminon malfacile akceptebla por homoj kies tradicio uzas pli ĝustan tradukon. La latina vorto „doctor“ signifas „instruisto“ (kaj la tradukoj germana, ĉeĥa, rusa atestas pri ĝusta kompreno); la senpripensa traduko „doktoro de la Eklezio“ estas misa, ĉar en Esperanto „doktoro“ ne signifas „instruisto“. Pli ĝusta traduko estus „majstro de la Eklezio“. [Sergio Pokrovskij]
ĉeĥe:
učitel církve
france:
docteur de l'Église
germane:
Kirchenlehrer
hungare:
egyházatyák
itale:
dottore della chiesa
latinece:
doctor ecclesiae
nederlande:
kerkleraar
pole:
doktor Kościoła
portugale:
doutor da Igreja
ruse:
учитель церкви

administraj notoj

~o: Mankas dua fontindiko.
~o: Mankas verkindiko en fonto.
~o de la Eklezio: Mankas fontindiko.
~o de la Eklezio: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.