droŝk/o ZR

droŝko

Iama rusa kvarrada, malpeza, ĉevaltirata veturilo uzata en urboj; fiakro, lukaleŝo: kiel vi intencas, ĉu en via kaleŝo aŭ kune kun mi en droŝko? Revizoro ; sed kie staras la droŝkoj? oni ne vidis eĉ unu [1]; laŭ la ordono de la policisto alveturis droŝko en kiun sidiĝis ĉiuj kvar sinjoroj FK ; droŝko, en kiu sidis du virinoj, haltis antaŭ unu el la plej luksaj magazenoj de la strato Marta ; por trovi iom da verdaĵoj kaj puran aeron oni devis vojaĝi longe per tramo aŭ droŝko [2]. VD:taksio
1. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Galoŝoj de feliĉo
2. W. Heller, trad. B. Westerhoff: Lidia, la Vivo de Lidia Zamenhof, Filino de Esperanto, 2007
angle:
 drosky, droshky
beloruse:
 дрожкі
france:
 droschki
germane:
 Droschke
hungare:
 droske, bérkocsi
katalune:
 carruatge de lloguer
nederlande:
 drosjke
pole:
 dorożka
portugale:
 fiacre, carruagem de aluguel, "droshky"
ruse:
 дрожки
ukraine:
 дрожки, легкий відкритий екіпаж

administraj notoj