dukt/o SPV

dukto

Iom granda tubo, kiu portadas fluaĵon de devena loko al cela loko:
a)
SPV ANAFIZL de organo aŭ al organo: glandoj, kiuj ... havas nur unu dukton [1].
b)
PIV1 TEK de produkta industria loko al konsuma loko: konstrui novan petrolan kaj/aŭ gasan dukton Rusio-Belarusio-Polio. [2].
c)
KompLeks KOMP de procezo al procezo, sen intera dosiero: „tubo“, fakvorte „dukto“, signifas, ke eligon de unu programo oni metas kiel enigon de la sekva programo [3].
1. P. Jelenc: intersekseco, soc.culture.esperanto, 1994-02-20
2. Z. Lapcionak: Re: politika geografio, soc.culture.esperanto, 2002-07-23
3. M. Minich: rekonstrui signojn, soc.culture.esperanto, 2004-01-28
angle:
duct, tube pipeline
beloruse:
канал, правод, пратока
ĉeĥe:
ductus, kanálek, průchod, trubice, vývod, vývod žláz se zevní sekrecí
france:
conduit (tube) conduit (tube) pipe (informatique), tube (pipe, informatique)
germane:
Leiter, Röhre Leitung, Pipeline, Trasse Pipe
hungare:
vezeték (anatómia) csővezeték cső (programláncolásra)
itale:
dotto, canale (anat.), condotto dotto, condotta (tubo), condotto pipe (inf.)
katalune:
via tub, canonada canal conducte
nederlande:
leider (anatomie) leiding (buis) pipe (informatica)
perse:
مجرا خط لوله خط لوله
pole:
przewód -ciąg (np. ropociąg), kanał potok (informat.)
portugale:
duto
ruse:
канал трубопровод канал
slovake:
kanálik, trubica, vývod
ukraine:
канал, прохід, водопровід, нафтопровід

dukta

FIZL(pri organo) Eliganta substancojn tra dukto. VD:ekzokrina 2

sendukta

FIZL(pri organo) Eliganta substancojn, sen dukto: aliaj [glandoj] estas tute senduktaj kaj ties sekreciaĵoj enfluas rekte en la sangofluon [4]. VD:endokrina 2
4. H. Schicke: Metabolaj kaj endokrinaj malsanoj, Naturkuracado.info, 2005

akvodukto

EBV ARKITEK Dukto1.b kaj kunaj instalaĵoj, kiuj provizas akvon al urbo aŭ ajna loko, kie ĝi estas bezonata: Londono ne havis akvodukton, tiam [5]. SIN:akvedukto
angle:
aqueduct
beloruse:
аквэдук, вадаправод
ĉeĥe:
akvadukt, kanálek obsahující vodu, mokovod
france:
aqueduc
germane:
Wasserleitung, Aquädukt
hebree:
אַמַת מַיִם
hispane:
acueducto
hungare:
vízvezeték (aquaeductus)
itale:
acquedotto
katalune:
aqüeducte
nederlande:
aquaduct
perse:
آب‌بَر، آباره
pole:
wodociąg, akwedukt (hist.)
portugale:
aqueduto
ruse:
акведук, водопровод
slovake:
akvadukt, vodovod
ukraine:
водопровід, водогін

gasdukto

EBV
TEK Dukto1.b, kiu portas gason, ordinare brulgason.
angle:
gas pipeline
beloruse:
газаправод
france:
gazoduc
germane:
Gaspipeline
hebree:
צינור גז
hungare:
gázvezeték
itale:
gasdotto
katalune:
gasoducte
nederlande:
gaspijpleiding
perse:
خط لولهٔ گاز
pole:
gazociąg
ruse:
газопровод

naftodukto

EBV
TEK Dukto1.b, kiu portas nafton.
angle:
oil pipeline
beloruse:
нафтаправод
ĉeĥe:
produktovod, ropovod
france:
pipe-line
germane:
Ölpipeline
hebree:
צינור נפט
hungare:
kőolajvezeték
itale:
oleodotto
katalune:
oleoducte
nederlande:
oliepijpleiding
perse:
خط لولهٔ نفت
pole:
naftociąg, ropociąg
ruse:
нефтепровод
slovake:
ropovod
ukraine:
нафтопровід

ovodukto

ANA Ĉiu el la du duktoj1.a kiuj elkondukas la ovoĉelojn el la ovario (ĉe inoj de homo kaj de diversaj bestoj): parazitaj vermoj, trematodoj el la familio Prosthogonimidae afekcias la ovoduktojn de kokinoj kaj aliaj birdoj kaj kaŭzas tie inflamojn [6].
beloruse:
яйцавод, мацічная труба
france:
oviducte
germane:
Eileiter
ukraine:
яйцепровід

spermodukto

ANA Ĉiu el la du duktoj1.a kiuj kondukas spermon de epididimo ĝis uretro (ĉe viroj de homo kaj de diversaj bestoj): el la tubetoj aŭ saketoj eliĝas spermatozooj tra spermodukto [7].
7. C. Støp-Bowitz, B. Mészáros: Enkonduko en la Biologion, Fokuso, 1987:4
beloruse:
семяправод
france:
canal déférent, spermiducte
ukraine:
сім’явиносна протока, сім’яний канал

administraj notoj

~a: Mankas dua fontindiko.
~a: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
gas~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
nafto~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.