3emfaz/o PV
emfazi ↝
(tr)
- 1. ↝
-
Diri kun forto, kun insisto:
li emfazis ĉiujn vortojn;
(figure)
abrupta gesto emfazis la krude prononcitan, malican inviton
[1].
akcenti, substreki, reliefigi.
- 2.
Iel apartigi en teksto vortojn aŭ aliajn partojn pri kiuj oni volas speciale atentigi la leganton — per substreko, kursivigo, grasigo, koloro ktp: en la libroj kiujn mi citas emfazitaj vortoj estas ĝenerale presitaj kun interspaco, „per maldensaj literoj“: „k o n s i l i“ [2].
1.
Deck Dorval: Urd Hadda murdita!, p. 4
2. C. Kiselman: Variantoj de esperanto iniciatitaj de Zamenhof, en: Aktoj de la 33-a Esperantologia Konferenco en la 95-a Universala Kongreso de Esperanto, Havano, 2010
2. C. Kiselman: Variantoj de esperanto iniciatitaj de Zamenhof, en: Aktoj de la 33-a Esperantologia Konferenco en la 95-a Universala Kongreso de Esperanto, Havano, 2010
- angle:
- emphasize
- ĉeĥe:
- zdůrazňovat
- france:
- appuyer (ses paroles, sur un mot), accentuer (ses paroles), insister (sur), souligner (insister sur qc), renforcer (ses paroles)
- germane:
- hervorheben, unterstreichen, mit Nachdruck sprechen, Nachdruck legen (auf)
- hispane:
- enfatizar
- pole:
- 1. mówić z emfazą, kłaść nacisk (w mowie), podkreślać (w mowie)
- ruse:
- выделить, подчеркнуть
- slovake:
- hovoriť dôrazne, zdôrazňovať
emfazo ↝
- 1. ↝
-
Pli forta prononcado de la parolo; insista pligrandigo, afekta
aŭ ne, en la tono kaj esprimmaniero; solena, pompa tono:
li deklaris kun emfazo, ke li estas delegito;
troa emfazo efikas ridige.
bombasto, patoso, ŝvelparolo.
Rim.: „Emfazo“ ne enhavas tian malfavoran nuancon, kiel „bombasto“. - 2.
La ago emfazi2 tekstopecon kaj ties rezulto: „konfuza kaj kompleksa kunigo de diversoriginaj ideoj (...) en ŝajne koheran tuton ...“ (emfazo mia) BonaLingvo .
- ĉeĥe:
- důraz (citový), emfáze
- france:
- accentuation, emphase, insistance (dans la parole), renforcement
- germane:
- Nachdruck, Eindringlichkeit, Emphase
- hebree:
- דָגֵשׁ
- hispane:
- énfasis
- pole:
- emfaza, nacisk (w mowie)
- portugale:
- ênfase
- ruse:
- 1. выделительная интонация 2. выделение (в тексте)
- slovake:
- zdôraznenie
malemfazi
(tr)
- Diri, prezenti kiel malpli gravan informon: estas almenaŭ du manieroj malemfazi malnovajn informojn, nome per fraza malakcentado aŭ per vortordo [3].
3.
J. Wells:
La frazmelodio en internacia perspektivo, 2008
- france:
- mettre au second plan