era/o PV

erao   Vikipedio

1.  
KAL Kronologia sistemo en kiu oni indikas la jarojn relative al iu fiksita komenca tempopunkto (epoko1); tempokalkulo, jarkalkulo: erao de la Olimpiadoj, de la fondo de Romo, de la Mondokreo; erao de l' Heĝiro.
2.
(figure) La tempoperiodo al kiu oni aplikas la jarkalkulon laŭ erao1: la galla lingvo apartenis al la kelta familio kaj estis uzata en Gallio antaŭ la kristana erao [1]; en la komenca erao de la personaj komputiloj [2].
3.  
GEOL Geokronologia tempunuo, entenanta plurajn periodojn, parto de eono: paleozoiko, mezozoiko kaj kenozoiko estas paleontologiaj eraoj PIV2 ; erao respondas al kronostratigrafia unuo eratemo PIV2 ; limojn de eraoj difinas grandaj movoj de terkrusto aŭ radikalaj ŝanĝoj de organika mondo. arkeano, proterozoiko, paleozoiko, mezozoiko, kenozoiko
4.  
(evitinde) =epoko1
1. A. Cherpillod: La galla, ĉu malaperinta?, Monato, 1998:6, p. 16a
2. R.. Rotsaert: WordPerfect 10 ĉu lasta provo?, Monato, 2002:5, p. 18a
angle:
era
beloruse:
эра
bulgare:
ера
ĉeĥe:
doba, epocha, geol. éra, letopočet, éra
france:
ère
germane:
Ära, Zeitrechnung, Zeitalter
hispane:
era
hungare:
éra, korszak, kor (történelmi pl.: középkor)
itale:
era
katalune:
era (temps)
nederlande:
era, tijdrekening
pole:
era 3. era geologiczna
portugale:
era
rumane:
eră
ruse:
эра
slovake:
epocha, éra

administraj notoj